Christoph Klawe

germana neŭrologo kaj esperantisto

D-ro Christoph KLAWE estas germana neŭrologo, psikoterapiisto, psikiatro kaj esperantisto.

Christoph Klawe
Persona informo
Lingvoj Esperantogermanaanglalatina
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto • neŭrologo • psikoterapiisto • psikiatro
vdr

Klawe studis medicinon en la universitatoj de sia hejmurbo Majenco kaj en Dublino en Irlando. Li kvalifikis sin kiel neŭrologo, psikiatro kaj psikoterapiisto. Nuntempe Klawe loĝas en Treviro (Trier) (Germanio) kaj tie estras grandan centron por la kuracado de malsanuloj, kiuj suferas de multobla sklerozo. Ekde la 100-a jubilea eldono li estas vicĉefredaktoro de Medicina Internacia Revuo (MIR), la oficiala scienca revuo de Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA). Depost la 19-a Internacia Medicinista Esperanto Kongreso, kiu okazis en la jaro 2014 en Budapeŝto, Klawe ankaŭ estas prezidanto de tiu Asocio.

Flanke de siaj profesiaj devoj Klawe ĉefe interesiĝas pri la Japana kulturo kaj estas entuziasmulo pri la Japana Go-ludo kaj la luktarto Aikido. Tiurilate li aktivas en Esperantista Go-Ligo Internacia (EGLI) kaj estas kunfondinto kun Mireille Grosjean de la movado AikidEo, kiu celas kunigi la fortojn de Esperantistoj kaj Aikido-praktikantoj.

Inter 2012 kaj 2019 Klawe estis estrarano de la Internacia Esperanto-Instituto en Hago. En 2018 li honoriĝis per la premio Pirlot pro lia recenzo "Pri medicina terminologio en Esperantujo" de la Oklingva Medicina Enciklopedia Vortaro (OMEV) de Jozo Marević el 2016.

Eksteraj ligiloj redakti