Christoph von Keller

Dorotheus Ludwig Christoph Keller, ekde 1789 grafo von Keller, (naskiĝinta la 19-an de februaro 1757 en Erfurt-Bischleben/Stedten an der Gera, mortinta la 22-an de novembro 1827 samloke) estis germana politikisto, prusia diplomato kaj juristo. Li persone konis Goethe kaj Wieland.

Christoph von Keller
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1757 (1757-02-19)
en Stedten an der Gera
Morto 22-an de novembro 1827 (1827-11-22) (70-jaraĝa)
en Stedten an der Gera
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Familio
Patro Christoph Dietrich von Keller
Edz(in)o Amalia von Keller
Infanoj Maria Barjatinskaja • Gustav Ludwig Emil Keller • Fyodor Keller
Okupo
Okupo diplomato
vdr

Vivo redakti

Estante la filo de la saksia-gotaa ministro Christoph Dietrich von Keller li instruitis dome kaj studis ĉe la universitatoj de Göttingen kaj Strasburgo jursciencon.

Tuj post studofino li nomumitis en 1777 prusia legata konsilisto. Tiufunkcie li estis inter 1779 kaj 1785 ambasadoro ĉe la sveda kortego en Stokholmo kaj poste, ĝis 1989 en Sankt-Peterburgo. Problemoj kun la vickanceliero Ivan Ostermann[1] kaj (laŭdira?) ofendo de la imperiestrino Katerino la 2-a revokigis lin disde Ruslando laŭ postulo de la rusoj. [2]

Lia reĝa moŝto Frederiko Vilhelmo la 2-a mem rekompencis lin ankoraŭ en la jaro 1789 per nobeligo grafa kaj nomumo je legato en Hago: tie Keller deĵoris inter 1790 kaj 1795. Forpelite en januaro 1795 fare de invadintaj francoj li restis en Holstinio kaj sur Kastelo Stedten apud Erfurto.

En aprilo 1797 li iĝis ambasadoro en Vieno kie li restis ĝis 1805 kiam financaj problemoj igis lin peti demision fare de reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a. Samjare li retiriĝis al Stedten antaŭ ol aktivi (pro aliaj posedaĵoj aliloko) post 1807 en la parlamento de la Reĝlando Vestfalio.

Jam ekde junulaj tagoj Keller konis princon Karl Theodor von Dalberg kiu dungis lin post forlaso de prusiaj laborpostenoj. Laŭ komisio de Dalberg li kunlaboris en la preparo de la Kongreso erfurta kiun li ĉeestis ankaŭ. En 1811 Keller estis speciala sendito por Dalberg en Parizo, kiun intertempe Napoleono estis nomuminta grandduko de Frankfurto. Post la neniigo de la Granddukujo frankfurta Keller laboris por la princelektisto de Hesio reprezentante la landon Hesio-Darmstadt ĉe la Viena kongreso. En 1815 li ekmembris ĉe Akademio de komunutilaj sciencoj en Erfurto; baldaŭ li iĝis ties prezidanto, posteulante grafon Karl Friedrich von Dacheröden.

Post la forpelo de la francoj Keller denove deĵoris por Prusio kaj iĝis en 1816 unua registarestro en Erfurto; jam en 1817 li abdikis preferante esti prusia legato ĉe la turingiaj kortegoj. Lia edzino Amalie estis fratino de la rusia generalfeldmarŝalo Ludwig Adolf Peter zu Sayn-Wittgenstein.

Familiaĵoj redakti

Ŝia filino Maria Barjatinskaja iĝis grava mecenatino kaj filantropino en Rusio.

Literaturo redakti

Notoj redakti

  1. Harm Klueting: Ostermann, Andrej Ivanovič Graf von, in: Neue Deutsche Biographie 19 (1998), p. 619–620 (surrete)
  2. Artikolo „urce.org/w/index.php?title=ADB:Keller,_Christoph_Graf_von&oldid=1697337 Keller, Dorotheus Ludwig Christoph Graf von[rompita ligilo]“ de Paul Baille u ĉe: ADB, 15/1882, p. 563