Christophe Carlier

franca verkisto

Christophe CARLIER [kristOf karliE] (naskiĝis la 24-an de oktobro 1960) estas franca verkisto.

Christophe Carlier
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1960 (1960-10-24) (63-jaraĝa)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Doktoreca konsilisto Marie-Claire Bancquart vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Formado kaj instruado redakti

Li sukcesis la agregacion de klasikaj leteroj kaj iĝis doktoro pri literaturstudado, Christophe Carlier instruis dum pluraj jaroj en Sorbono. En 1991, li subtenis disertaĵon pri morto en la romanoj de Marguerite Duras. En 1998, li eldonis verkon pri Hiroshima mon amour ("Hiroŝimo mia amo") de Marguerite Duras kaj Alain Resnais.

Pri Franca Akademio redakti

Li partoprenis en pluraj vortaroj kaj enciklopedioj, notinde vortaro pri literaturo, vortaro de literaturaj francaj verkoj kaj vortaro de francaj leteroj. En 1992, li eniras la servon de la Franca Akademio vortaro, kie li kontribuas al la preparado de la 9a eldono: la dua volumo estas publikita en 2000. En 2010, en Lettres à l'Académie française (leteroj al Franca Akademio) - temas pri leteroj de kandidatoj al Akademio - li kunigis centon da leteroj, plejparte ne eldonitaj senditaj al ĉiama sekretario per famaj aŭ malfamaj kandidatoj. Oni trovas leterojn de Balzac, Lamartine, Dumas (patro kaj filo), Baudelaire, Verlaine, Zola kaj Lévy-Strauss.

Mitoj kaj fabeloj redakti

En Des mythes aux mythologies (de la mitoj al la mitologioj) kaj Les mythes antiques dans le théâtre français du XXème siècle (La antikvaj mitoj ene de franca teatro de la 20a jarcento), li studas la persistadon de antikvaj mitoj en la kulturo kaj pensado modernaj. La grandaj mitaj figuroj (kunlaborado kun Bernard Valette) unuigas en sama analizo grandajn figurojn de la klasika mitologio, literaturaj aŭ historiaj herooj, kiuj iĝis mitoj kaj nuntempaj ikonoj en artoj kaj amasinformiloj. La verko kunigas figurojn kiaj tiuj de Heraklo, kaj Afrodito, Kleopatro kaj Don Kiĥoto, Frankenŝtejno kaj Cindrulino, Tinĉjo kaj Marilyn Monroe. La Clé des contes (la fabelŝlosilo) lumigas la verkon kaj la organizadon de la literatura fabelo, kara aŭ erotika, fantasta aŭ realista.

Romano redakti

En 2012, Christophe Carlier eldonis L'Assassin à la pomme verte (La murdisto kun verda pomo). Tiu unua romano enscenigas la renkonton inter du fremduloj en granda Pariza hotelo de la dekstra bordo de la Sejno. La historio daŭras malpli ol unu semajno sub la rigardo de atenta, zorgema, kaj kelkafoje enmikisiĝista akceptisto. La libro ricevis la premion de la unua romano en 2012.

Verkoj redakti

  • Marguerite Duras, Alain Resnais, Hiroshima mon amour, Presses universitaires de France, 1994
  • Les Mythes antiques dans le théâtre français du XXe siècle, laborado kun Philippe Grandjean, Hatier, 1998
  • La Clé des contes, Editions Ellipses, 1998
  • Le Roman naturaliste, Zola, Maupassant, Hatier, 1999
  • Des Mythes aux mythologies, laborado kun Nathalie Griton, Editions Ellipses, 2008
  • Lettres à l’Académie française, Les Arènes, 2010
  • Les Grandes Figures mythiques, laborado kun Bernard Valette, Editions Ellipses, 2011
  • L'Assassin à la pomme verte, Paris, Safran éditeur, 2012, 178 p. (ISBN 979-1-09-017505-1)
  • Happé par Sempé, Paris, Serge Safran éditeur, 2013, 71 p. (ISBN 979-10-90175-14-3)
  • L'Euphorie des places de marché, Paris, Serge Safran éditeur, 2014, 190 p. (ISBN 979-10-90-17515-0)
  • Singuliers, Paris, Phébus, 2015, 128 p. (ISBN 978-2-7529-0992-3)
  • Ressentiments distingués, Paris, Phébus, 2017, 176 p. (ISBN 978-2-7529-1083-7)
  • L'Eau de rose, Paris, Phébus, 2019, 233 p. (ISBN 978-2-7529-1173-5)
  • Un Prénom en trop, Editions Plon, 2022 (ISBN 978-2-259-31129-8)

Premioj redakti

  • Premio de la unua romano 2012 por L'Assassin à la pomme verte
  • Premio [de la metroo] Goncourt 2012 por L'Assassin à la pomme verte
  • Premio de la legantoj de Notre Temps 2013 por L'Assassin à la pomme verte
  • Premio Sentiers d'auteurs 2017 por Ressentiments distingués
  • Premio de la romano de la nacia ĝendarmaro 2022 por Un Prénom en trop

Notoj kaj referencoj redakti