Christy Turlington

usona manekeno

Christy Nicole TURLINGTON (Oakland, Kalifornio; 2-a de Januaro 1969)​ estas usona manekeno de salvadora deveno plej konata pro la kampanjoj de parfumoj de Chanel kaj Calvin Klein el 1987. Ŝi laboris ankaŭ en kampanjoj pri ŝminkaĵoj de Maybelline kaj Giorgio Armani, aperis en kelkaj filoj pri la industrio de modo kaj estis kunfondintino de la iama "Fashion Café".

Christy Turlington
Persona informo
Naskonomo Christy Nicole Turlington
Naskiĝo 2-an de januaro 1969 (1969-01-02) (55-jaraĝa)
en Walnut Creek, Kalifornio
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Novjorko • Columbia University Mailman School of Public Health • Monte Vista High School • Southwood Middle School
Familio
Edz(in)o Edward Burns
Amkunulo Jason Patric
Infano Finn Burns
Okupo
Okupo modelo
TTT
Retejo http://christyturlington.com
vdr

En 1988, Christy kun Linda Evangelista, Cindy Crawford, Naomi Campbell, Elle Macpherson, Claudia Schiffer, Stephanie Seymour kaj Tatjana Patitz, iĝis konata kiel unu el la unuaj supermanekenoj. La fotisto Steven Meisel ofte fotis Christy, Naomi kaj Linda, pro kio ili estis konataj kiel «Triunuo».

Ŝi aperis en diversaj filmoj, precipe en Prêt-à-Porter de la fama usona reĝisoro Robert Altman kaj en muzikfilmetoj kiel ĉe «Notorious» de Duran Duran en 1986. Pli ĵuse, ŝi iĝis sukcesa negocistino per tri entreprenoj: ajurveda haŭtŝminkaĵoj (Sundari) kaj du markoj de vestaĵoj produktitaj de Puma: nome Nuala, por sportistinoj; kaj Mahanuala, por praktikantinoj de jogo.