Chrysanthemum coronarium

La girlanda krizantemo (Chrysanthemum coronariummanĝebla krizantemo) estas indiĝena ĉe Mediteranea Maro kaj Orientazio. Ĝi estas folia legomo en la genro Chrysanthemum aŭ laŭ kelkaj botanikistoj en genro lekanto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Girlanda krizantemo
Chrysanthemum coronarium
Chrysanthemum coronarium
Biologia klasado
Regno: Plantae
Klado: Angiospermoj
Klado: verdukotiledonaj
Ordo: Asteraloj
Familio: Asteracoj
Genro: Chrysanthemum
Chrysanthemum coronarium
L.
Sinonimoj

Glebionis coronaria (Linnaeus) Cassini ex Spach
Chrysanthemum coronarium var. spatiosum L. H. Bailey
Chrysanthemum roxburghii Desf
Chrysanthemum spatiosum (L. H. Bailey) L. H. Bailey
Glebionis roxburghii (Desf.) Tzvelev[1]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karakterizaĵoj redakti

La girlanda krizantemo estas folieca herbo, unu el la malmultaj unujaraj plantoj en ĝia genro kaj havas flavajn floretojn grupigitaj en malgrandaj striataj florokapoj kaj aromajn, duoble lobajn foliojn. La planto kreskas tre bone en mildaj aŭ iomete malvarmaj klimatoj, sed rapide atingas trofruan floradon en varmaj someraj kondiĉoj. Semoj estas semitaj en frua printempo kaj aŭtuno.

"La planto estas riĉa je mineraloj kaj vitaminoj kun kaliaj koncentriĝoj je 610 mg/100 g kaj karoteno je 3,4 g/100 g en manĝeblaj partoj. Krome, la planto enhavas diversajn antioksidantojn (en tigo, folio, kaj radikohistoj) kiuj havas potencialajn longdaŭrajn avantaĝojn por homa sano, kvankam toksaj (dioksino) trajtoj ankaŭ estis observitaj. Eltiraĵoj de C. coronarium var. spatiosum estis montritaj malhelpi kreskon de Lactobacillus casei, utila homa intesta bakterio." [2]

Kuirartaj uzoj redakti

La verdaĵoj de la planto estas uzitaj en multaj aziaj kuirartoj. Ili aperas en kantonaj potoj kaj Honkonga kuirarto en stufaĵoj, kuirpotoj, kaj terpomraguoj. La folioj ankaŭ estas grava ingredienco en tajvanaj ostro-omletoj kaj, kiam june, estas uzitaj kune kun tigoj por aromigi supon kaj kurba-pata fritado. En Japanio, ĝi estas uzita en nabemono . Korea kuirado utiligas la verdaĵojn en supoj, stufaĵoj, kaj sole kiel kromplado aŭ (banĥano). En terpomraguo, ĝi estas aldonita en la lasta momento al la poto por eviti ties trokuiradon. En Kreto, varieto da la specio nomita mantilida (μαντηλίδα) havas ĝiajn delikatajn ŝosojn, kiujn lokanoj manĝas krude aŭ vaporite (vidu greka kuirarto).

Trivialaj nomoj redakti

  • japana: 春菊 shungiku
  • ĉina:tangho, tongho 茼蒿 (pinjine:tónghāo)

皇帝菜 (pinjine:huángdì cài)

  • hebrea: חרצית ("ĥartzit")
  • korea: 쑥갓 (ssukgat)
  • taja: ผักตั้งโอ๋ (pak thang-o)
  • tibeta:སྐལ་བཟང་}} (skal bzang) kelsang, kaysang, skalzang
  • vjetnama:tần ô aŭ cải cúc
  • malta: lellŭ

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Germplasm Resources Information Network - (GRIN) Online Database Taxon: Glebionis coronaria (L.) Cass. ex Spach. GRIN Taxonomy for Plants. USDA, ARS, National Genetic Resources Program, Beltsville, Maryland. Arkivita el la originalo je 2009-05-08. Alirita 2008-01-10.
  2. Teixeira da Silva Jaime A., Yonekura Lina, Kaganda Joyceline, Mookdasanit Juta, Nhut Duong T. and Afach Ghanwa (2005) 'Important Secondary Metabolites and Essential Oils of Species Within the Anthemideae(Asteraceae)', Journal of Herbs, Spices & Medicinal Plants, 11: 1, 1 — 4