Ĝarden-krizantemo

(Alidirektita el Chrysanthemum morifolium)

La ĝarden-krizantemoĝardena krizantemo (Chrysanthemum ×grandiflorum, sin. Dendranthema × grandiflorum KITAM.) estas ornamplanto el la genro de la Krizantemo (Chrysanthemum). Temas pri krucado el orientaziaj gepatraj specioj, kiuj estas breditaj en Ĉinujo jam de 3000 jaroj.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
ĝarden-krizantemo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Subfamilio: Asteroideae
Genro: Krizantemo’’ Chrysanthemum
Chrysanthemum × grandiflorum
(RAMAT.) KITAM.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La ĝarden-krizantemo estas multjara herba aŭ je la bazo malmulte lignigita planto, kiuj atingas altecon de 20 ĝis 150 centimetroj. La tigoj estas starantaj. La folij estas larĝe ovoformaj kaj estas kojnoformaj je la folitigo, la folioj longas pli ol 6 centimetroj. La bazaj folioj estas pinataj kaj la apikalaj folioj fariĝas pli kaj pli glatrandaj. La teksturo estas dika kaj leda. La floroj staras en kapituloj kaj pluraj kapituloj staras kune. Ene de kapitulo ekzistas du specoj de floroj, la plataj aŭ langofloroj kaj la tubaj floroj (tubfloroj). La langofloroj, kiuj nur estas inaj, povas havi diversajn kolorojn (verda, blanka, flava, rosea, ruĝa kaj purpurkolora). La tubfloroj estas duseksaj. Ekzistas kulturvarioj kun simplaj kaj plenaj kapituloj.[2]

Botanika historio redakti

La gepratroj de la ĝardenaj krizantemoj estas diversaj orientaziaj Chrysanthemum-specioj. La ĉefa specio estas la hinda krizantemo (Chrysanthemum indicum), la partoj de la aliaj specioj al la hibridoj estas necerta.

En Ĉinujo la ĝardena krizantemo estas konata jam ekde ĉ. 500 a. K. 1630 oni menciis tie jam 500 kultivaroj. En Eŭropo, precipe en Nederlando, estas konataj ekde la mezo de la 17a jarcento multaj kultivaroj. La planto disvastiĝis grandskale tamen nur ekde la 19a jarcento.

Post 1789 kiam enkondukiĝis en Francujo tri ĉinaj ĝardenformoj la botanikisto Thomas Albin Joseph d'Audibert de Ramatuelle, ke tiu hibrido ne apartenas al la specio Chrysanthemum indicum L. kaj metis ĝin al la nova specio Anthemis grandiflora [3], kiun Siro Kitamura nomiĝis Dendranthema ×grandiflorum,[4] kiu nomiĝu post la restarigo de la genra nomo Chrysanthemum 1998 devas havi la nomon Chrysanthemum ×grandiflorum. tiu ĉi nomo Broussonet uzis unuafoje en 1805 apud Ch. indicum, sed kiel nomen nudum, kiel „nomo sen priskribo“ .[5] Ramatuelle proponis la nomon Chrysanthemum morifolium,[6] sed la aŭtoroj de Flora of China 2011 dubis pri tiu nomon.[7] Aliaj sinonimoj estas ekzemple Chrysanthemum ×hortorum hort. fide W.T.MILL., Chrysanthemum ×indicum hort. kaj Chrysanthemum ×morifolium HEMSL.[2]

La nomo Chrysanthemum ×hortorum ne taŭgas, ĉar la menciita aŭtoro Wilhelm Miller ĝin nur menciis kiel nomen nudum [8]

La pli ol 1.000 kultivaroj estas enordigitaj en multaj kultivaraj grupoj. La Indicum-hibridoj kiel la plej maljuna grupo havas la hindan krizantemon (Chrysanthemum indicum) kiel gepatra parto, la de 1917 konataj Koreanum-hibridoj devenas de la Chrysanthemum zawadzkii HERBICH, la Rubellum-hibridoj, kiuj venis en la jaro 1930 al Anglujo estas idoj de Chrysanthemum chanetii H.LÉV.[2]

Sanigaj efikoj redakti

En la Ajurvedo-medicino[9] la „pseŭdantio “ estas uzata kontraŭ inflamo kaj malpuran haŭton.[10]

La kontakto kun plantpartoj kaŭzas kelkfoje haŭtajn iritadojn kaj alergion.[11]

Kulturaj signifoj redakti

En Japanujo la krizantemo, aŭ pli precize la ĝardena krizantemo (japane , kiku) estas la simbolo de la Japana imperiestra domo kaj la trono ankaŭ havas la kromnomon “krizantema trono“. La imperiestra krizantema sigelo ankaŭ estas uzata kiel ŝtata blazono kaj la plej alta distingo estas la Krizantema ordeno.

En Francujo la ĝardenkrizantemo estas simbolo por morto kaj malĝojo. Ĝi estas firme ligita al la katolika festo festo de ĉiuj sanktuloj.

En la florlingvo krizantemo signifas: „mia koro estas libera“.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Ruth Schneebeli-Graf: Blütenland China Band 1, Birkhäuser, 1995, ISBN 9783764351823, p. 80 f.
  2. 2,0 2,1 2,2 , p. 612–613
  3. Journal d'Histoire Naturelle 2 (1792), p. 234
  4. Acta phytotaxonomica et geobotanica 29 (1978), no. 6, S. 165 .
  5. Broussonet, Pierre-Marie-Auguste: Elenchus Horti Botanici Monspeliensis, Montpellier 1805, p. 15
  6. a.a.O. S. 240.
  7. Zhu Shi, Christopher J. Humphries, Michael G. Gilbert: Chrysanthemum., S. 669 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven, Deyuan Hong (Hrsg.): Flora of China. Volume 20–21: Asteraceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2011. ISBN 978-1-935641-07-0.
  8. in: L.H.Bailey: The Standard Cyclopedia of Horticulture, New York 1927, vol. 1, S. 758f.
  9. Sebastian Pole: Ayurvedic medicine: the principles of traditional practice. Elsevier Health Sciences. 2006, ISBN = 9780443100901.
  10. Barbara Urbon: Gesundes Wissen aus der Natur: Heilkräuter heute. Georg Thieme, 2007, paĝoj , ISBN = 9783830422471
  11. Franz von Bruchhausen: Hagers Handbuch der Pharmazeutischen Praxis. Springer, 1930, paĝoj 511-515. 9783540526889