Agvarao (laŭ nova PIV) aŭ kolhara lupo (Chrysocyon brachyurus) estas la plej granda nacia kanisedo de Sudameriko. Ĝi vivas en Brazilo, Paragvajo, Peruo kaj en Bolivio. La agvarao ofte aktivas nokte. Ĝi loĝas en kvar brazilaj biomoj: Cerado, Pantanalo, Pampo kaj Atlantikaj arbaroj kaj manĝas lacertojn, etajn ronĝulojn, birdojn kaj fruktojn, precipe la Lupofrukton (Solanum lycocarpum), kies nomoj en Brazilo (en la portugala kaj ankaŭ en la tupia) tiel kiel la en esperanto, montras la rangon de la frukto en la dieto de la Agvarao: "Guarambá" (Agvaraofrukto) aŭ "Fruta-de-lobo" (Lupofrukto). Pro la tre longaj piedoj estas konata ankaŭ cikonikrura lupo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Agvarao
Agvarao Chrysocyon brachyurus
Agvarao Chrysocyon brachyurus

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnomanĝuloj Carnivora
Familio: Kanisedoj Canidae
Genro: Chrysocyon
Specio: C. brachyurus
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Bibliografio redakti


Vidu ankaŭ redakti