Chuck BERRY (n. la 18-an de oktobro 1926 kiel Charles Edward Anderson Berry – m. la 18-an de marto 2017) estis usona rok-kantisto, gitaristo kaj verkisto de kantoj. Li populariĝis dum la 1950-aj jaroj, kaj li estas konsiderata unu el la pioniroj de rokenrolo. John Lennon iufoje diris, ke "se oni provus doni al rokenrolo alian nomon, oni povus nomi ĝin Chuck Berry".

Chuck Berry
Persona informo
Naskonomo Charles Edward Anderson Berry
Naskiĝo 18-an de oktobro 1926 (1926-10-18)
en Sankta Luiso
Morto 18-an de marto 2017 (2017-03-18) (90-jaraĝa)
en Sankt-Karolo
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj usona anglaangla
Loĝloko The Ville • Chuck Berry House
Ŝtataneco Usono
Alma mater Sumner High School and auditorium • Sumner High School
Familio
Edz(in)o Themetta Suggs
Infano Ingrid Berry
Okupo
Okupo gitaristokantaŭtorokantistokomponisto • restoraciestro • diskografa artisto
Verkoj Johnny B. Goode
Maybellene
Roll Over Beethoven
Rock and Roll Music
TTT
Retejo http://www.chuckberry.com/
https://app.soundcharts.com/app/artist/chuck-berry/overview
vdr
Chuck Berry en 1951
Chuck Berry, You can't catch me, 1956.
Berry en reklama foto de 1958.
Berry kaj lia fratino Lucy Ann (1965).
Berry en 1973.
Berry koncerte en 1997.

La revuo Rolling Stone vicigis lin kvina en la listo de la 100 plej grandaj artistoj de ĉiuj tempoj.

Biografio redakti

Li naskiĝis en 1926 en Sankta Luiso (Misurio), la tria infano el ses. Liaj gepatroj estis mezklasaj usonaj nigruloj, sufiĉe rara afero en tiu epoko. En 1944 li estis arestita ,ĉar li kune kun kelkaj amikoj provis ŝteli aŭtomobilon.

Berry komencis ludi blusan muzikon, kiam li estis adoleskulo. En 1955, li vojaĝis al Ĉikago, kie la fama blus-muzikisto Muddy Waters sugestis, ke li kontaktu Leonard Chess, kiu laboris por la muzik-kompanio Chess Records. La 21-an de majo 1955 Chuck Berry registris sian unuan diskon, "Maybellene". La kanto estis tuja sukceso. Dum la postaj jaroj, Berry skribis mulsiri, kiel "Johnny B. Goode", "Roll Over Beethoven", "Rock N Roll Music" kaj "Sweet Little Sixteen".

En 1959 Berry estis arestita, ĉar li renkontis 14-jaran knabinon en Meksiko kaj kondukis ŝin al Usono, por ke ŝi laboru en lia klubo. Li estis kondamnita kaj restis en malliberejo ĝis 1963. Post sia liberiĝo li daŭrigis sian karieron kaj produktis pliajn sukcesojn. Li regule faris koncertojn ĝis 2014, kaj aperigis sian finan diskon, Chuck, en 2017.

Heredo redakti

La muziko de Chuck Berry estas konsiderata unu el la unuaj ekzemploj de rokenrolo, kaj havis ege grandan influon al la Beatles kaj la Rolling Stones, inter aliaj.

Li estas konata ankaŭ pro sia "duckwalk" (anasa marŝo), la stranga marŝo, kiun li faras en koncertoj, dum li ludas la gitaron, kaj kiu fariĝis modelo por rokgitaristoj.

Studialbumoj redakti

Titolo Albumdetaloj[1][2][3] Pintaj rangoj
Billboard 200 aŭ US 200 [4] US R&B[4] gazeto RPM aŭ CA[5]
After School Session
  • Publikigita: Majo 1957
  • Kompanio: Chess (LP-1426)
  • Formato: mono LP
One Dozen Berrys
  • Publikigita: Marto 1958
  • Kompanio: Chess (LP-1432)
  • Formato: mono LP
Chuck Berry Is on Top
  • Publikigita: Julio 1959
  • Kompanio: Chess (LP-1435)
  • Formato: LP
Rockin' at the Hops
  • Publikigita: Julio 1960
  • Kompanio: Chess (LP-1448)
  • Formato: mono LP
New Juke Box Hits
  • Publikigita: Marto 1961
  • Kompanio: Chess (LP-1456)
  • Formato: mono LP
Two Great Guitars
  • Publikigita: Aŭgusto 1964
  • Kompanio: Checker (LP-2991)
  • Formato: mono LP
St. Louis to Liverpool
  • Publikigita: Novembro 1964
  • Kompanio: Chess (LP/S-1488)
  • Formato: mono/stereo LP
124
Chuck Berry in London
  • Publikigita: Aprilo 1965
  • Kompanio: Chess (LP/S-1495)
  • Formato: mono/stereo LP
Fresh Berry's
  • Publikigita: Novembro 1965
  • Kompanio: Chess (LP/S-1498)
  • Formato: mono/stereo LP
Chuck Berry's Golden Hits
  • Publikigita: Marto 1967
  • Kompanio: Mercury (MG-21103/SR-61103)
  • Formato: mono/stereo LP
Chuck Berry in Memphis
  • Publikigita: Septembro 1967
  • Kompanio: Mercury (MG-21123/SR-61123)
  • Formato: mono/stereo LP
From St. Louie to Frisco
  • Publikigita: Novembro 1968
  • Kompanio: Mercury (SR-61176)
  • Formato: stereo LP
185
Concerto in B. Goode
  • Publikigita: Junio 1969
  • Kompanio: Mercury (SR-61223)
  • Formato: stereo LP
Back Home
  • Publikigita: Novembro 1970
  • Kompanio: Chess (LPS-1550)
  • Formato: stereo LP
San Francisco Dues
  • Publikigita: Septembro 1971
  • Kompanio: Chess (CH-50008)
  • Formato: stereo LP
The London Chuck Berry Sessions
  • Publikigita: Oktobro 1972
  • Kompanio: Chess (CH-60020)
  • Formato: stereo LP
8 8 6
Bio
  • Publikigita: Aŭgusto 1973
  • Kompanio: Chess (CH-50043)
  • Formato: stereo LP
175 58
Chuck Berry
  • Publikigita: Februaro 1975
  • Kompanio: Chess (CH-60032)
  • Formato: stereo LP
Rock It
  • Publikigita: 1979
  • Kompanio: Atco (SD-38-118)
  • Formato: stereo LP
Chuck
  • Publikigota: 2017
  • Kompanio: Dualtone[6]
  • Formato: TBA
"—" denotes releases that did not chart.

Referencoj redakti

  1. Rudolph, Dietmar. A Collector's Guide to the Music of Chuck Berry: The Chess Era (1955-1966). Alirita 3a de Oktobro 2010.
  2. Rudolph, Dietmar. A Collector's Guide to the Music of Chuck Berry: The Mercury Era (1966-1969). Alirita 3a de Oktobro 2010.
  3. Rudolph, Dietmar. A Collector's Guide to the Music of Chuck Berry: The Back-at-Chess Era (1969-1975). Alirita 3a de Oktobro 2010.
  4. 4,0 4,1 "Charts & Awards: Chuck Berry - Billboard Albums". Allmusic. United States: Rovi Corporation. [1] Alirita la 20an de Marto, 2017.
  5. "RPM Search Engine" (PHP). Library and Archives Canada. 31a de Marto, 2004; modifita la 1an de Oktobro, 2004. [2] Alirita la 20an de Marto, 2017.
  6. Chuck Berry, 90, announces first album in 38 years. The Guardian (2016-10-18). Alirita 18-a de oktobro 2016.