Chuck Smith

usondevena esperantisto

Chuck SMITH [ĉak smit] (naskiĝis la 24-an de junio 1979[1] en Hershey) estas usondevena Esperantisto.

Chuck Smith
Chuck Smith en 2017 ĉe Unesko
Chuck Smith en 2017 ĉe Unesko
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1979 (1979-06-24) (44-jaraĝa)
en Hershey
Lingvoj Esperantoanglagermanahispanafrancanederlandapolausona signolingvo
Loĝloko Berlino
Nacieco usonano
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantistokomputosciencisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 2001
vdr

Vivo kaj esperanta agado redakti

Smith esperantistiĝis en februaro de 2001 kaj fondis la Vikipedion en Esperanto en novembro de 2001. Li estis estrarano de la Usona Esperantista Junularo (USEJ) kaj Esperanto ĉe Interreto (E@I). Li ankaŭ estis reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĉe la Unuiĝintaj Nacioj.

De julio 2002 ĝis januaro 2003, li vojaĝis tra 14 landoj (Brazilo, Argentino, Britio, Francio, Germanio, Svedio, Ĉeĥio, Slovenio, Kroatio, Serbio, Turkio, Aŭstrio, Luksemburgo kaj Nederlando) partoprenante en multaj Esperanto-renkontiĝoj survoje. Dum tiu vojaĝo li en Ĉeĥio prelegis pri Vikipedio dum KAEST kaj sekve instigis Miroslav Malovec fondi la ĉeĥlingvan Vikipedion. Ekde januaro 2003 ĝis januaro 2004, li volontulis plentempe en la Centra Oficejo de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Roterdamo. De aprilo 2004 ĝis junio 2004, li estis plentempa oficisto de Esperanto Antaŭen en la Kalgaria Esperanto-Centro en Kalgario, Kanado.

Li estis estrarano pri informado de TEJO kaj la reprezentanto de TEJO ĉe UEA. Ekde la printempo de 2008 li loĝas en Berlino, Germanio[2], kie li oficis kiel prezidanto de la Esperanto-Junularo Berlin kaj laboras kiel programisto de poŝtelefonaj aplikaĵoj.

En novembro 2006, li lanĉis Eklaboru, retejon por serĉi laboron aŭ laboranton. En januaro 2007, li lanĉis Amikumu, interkonan retejon por trovi amikojn kaj alŝuti fotojn. Amikumu malaperis senkomente en julio 2008, Eklaboru estis en 2015 plu atingebla.

En 2014–2016 li ĉeforganizis (kun Judith Meyer) en Berlino la unuajn tri jarojn de Poliglota renkontiĝo, kun la celo proponi kunvenon al lingvoŝatantoj kaj transdoni dum ĝi la etoson de Esperanto-renkontiĝoj al neesperantista publiko. Organizadon de la evento ekde 2017 transprenis la asocio E@I.

En 2015 li estris teamon kiu preparadis la angla-Esperantan kurson ĉe la lingvolerna retejo Duolingo, kie post unu jaro Esperanton eklernis pli ol 400 mil personoj. En decembro de la sama jaro li estis proklamita la Esperantisto de la jaro 2015 pro ampleksa diskonigado kaj utiligado de Esperanto en Interreto, precipe, pro la menciita pretigo kaj lanĉo de la Esperanto-kurso por anglalingvanoj ĉe Duolingo.[3][4]

En 2016 Chuck kune kun Richard Delamore (prezentanta sin sub la kaŝnomo Evildea) rekreis la projekton Amikumu en la formo de samnoma poŝtelefona aplikaĵo, kiu ebligas al la uzantaro trovi proksimajn homoj surbaze de ilia lingvo.[5]

Referencoj redakti

  1. https://tejo.org/vikio/Cirk_N12[rompita ligilo]
  2. Korĵenkov, Aleksander. Chuck Smith - la Esperantisto de la Jaro 2015. Libera Folio (2015-12-15). Alirita 2015-12-16. “Chuck Smith, la 36-jara usona komputisto loĝanta en Berlino,...”.
  3. Korĵenkov, Aleksander. Chuck Smith - la Esperantisto de la Jaro 2015. Libera Folio (2015-12-15). Alirita 2015-12-16. “Chuck Smith, ..., estas proklamita la Esperantisto de la jaro 2015 pro ampleksa diskonigado kaj utiligado de Esperanto en interreto, precipe, pro ĉi-jara pretigo kaj lanĉo de Esperanto-kurso por anglalingvanoj ĉe la lingvolerna retejo Duolingo, kie dum kelkaj monatoj Esperanton eklernis pli ol 200 mil personoj.”.
  4. Korĵenkov, Aleksander. Chuck Smith - la Esperantisto de la Jaro 2015. La Balta Ondo (2015-12-15). Alirita 2015-12-16. “Chuck Smith, ..., estas proklamita la Esperantisto de la jaro 2015 pro ampleksa diskonigado kaj utiligado de Esperanto en interreto, precipe, pro ĉi-jara pretigo kaj lanĉo de Esperanto-kurso por anglalingvanoj ĉe la lingvolerna retejo Duolingo, kie dum kelkaj monatoj Esperanton eklernis pli ol 200 mil personoj.”.
  5. Amikumu ekhavis pli ol mil novajn uzantojn. Libera folio (2017-04-23). Alirita 2017-04-23.

Eksteraj ligiloj redakti