Chudobín u Dalečína

Chudobín (germane: Chudobin) estis vilaĝo en Ĉeĥio en nuna distrikto Žďár nad Sázavou en Regiono Vysočina. En la jaro 1950 ĉi tie vivis 143 loĝantoj. La municipo situis sur maldekstra bordo de rivero Svratka, proksimume tri kilometroj laŭ fluo de municipo Dalečín, kun kiu Chudobín estis en du periodoj kunigita.

Chudobín
germane: Chudobin
pereinta vilaĝo
La tuta vido al Chudobín de Bořina el la jaro 1930
Oficiala nomo: Chudobín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Žďár nad Sázavou
Administra municipo Dalečín alterne
Historia regiono Moravio
Montaro Suprasvratka montetaro
Domoj 22
Rivero Svratka
Situo Chudobín
 - alteco 460 m s. m.
 - koordinatoj 49° 34′ 28″ N 16° 15′ 57″ O / 49.57444 °N, 16.26583 °O / 49.57444; 16.26583 (mapo)
Loĝantaro 143 (1950)
Unua skribmencio 1348
 - pereo 1957
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chudobín u Dalečína
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La plej malnova dokumento konservita pri Chudobín estas el la 14-a jarcento, konkrete el la jaro 1384, kiam ĝi estas indikita ties nomo en aspekto Chudowin. La nomo devenas el persona nomo Chudoba.

La 15-an de aprilo 1920 okazis forŝiro de Dalečín kaj Chudobín akiris statuson de memstara politika municipo. La unua urbestro fariĝis Rudolf Trapl, kiu agadis en tiu ĉi funkcio ok jarojn. Ekde la jaro 1947 komencis iom post ioma transloĝiĝado de la unuaj familioj en konekso kun finkonstruo de akva rezervujo Vír. En la jaro 1955 pereis ekzistado de mem-administrado en Chudobín kaj por mallonga tempo okazis al kunigo kun loka nacia komitato en Dalečín.

 
Vido al pino de Chudobín el roko Kobylí skála dum maksimuma leviĝo de la akvo de valbaraĵo

Pereo de la municipo redakti

Regiona nacia komitato en Brno per decido el la 20-a de septembro 1957 nuligis la municipon Chudobín kun efikeco ekde la 1-a de majo 1957, kiam okazis ankaŭ ties fakta inundigo per akvoj de akva rezervujo Vír.

Du kabanoj, kiuj estisrelative alte suoper la inundiga zono de la rezervujo, ne devis esti likviditaj kun la ceteraj konstruaĵoj de la municipo. Ili ĝisvivis ĝis la jaro 1993, kiam ili devis esti detruitaj en konekso kun ŝanĝo de uzado de la rezervujo kaj kun limigo de zonoj de higiena protekto de la akva rezervujo.

Kulturaj mesaĝoj redakti

En la tempoj de la plena evoluo la municipo fariĝis inspira fonto por Václav Svoboda Plumlovský (poemo Chudubín el kolektaro Básně, povídky, cesty).

Rilataj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti