Malfermi la ĉefan menuon

Churro

  • Atentu: ĉi tiu artikolo pritraktas hispanlingvajn vortojn, ne esperantajn.
Churros kun trinkĉokolado.

Ĉuro estas hispana dolĉaĵo. Oni kutime kovras ilin per sukero, kiu fiksiĝas pro la oleo, kio igas ilin dolĉaĵo.

Se temas pri longa, dika, rekta cilindro, en Hispanujo oni nomas ĝin porra [pora], t.e. klabo. Sed fundamenta ĉuro estas malpli longa kaj dika cilindreto kun formo de alfo. Ili estas tre popularaj dum festoj, aŭ por manĝi post taŭroludaj spektakloj aŭ procesioj.

Unu el la plej oftaj manieroj por manĝi ĉi tiajn benjetojn estas kun taso de varma ĉokolado (kastilie chocolate con churros; eŭske, txokolatea eta txurroak; katalune, xocolata amb xurros), aŭ kun laktokafo.