Churwalden (komunumaro)

La komunumaro Churwalden (prononcu: ĥurvaldn; historia romanĉa nomo: Circul da Curvalda) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Plessur. Ĝi havis 1523 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Churwalden.

Komunumaro Churwalden
Blazono de la komunumaro Churwalden
Valo de Churwalden
Mapo de la komunumaro Churwalden
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Plessur
Ĉefloko Churwalden
Koordinatoj  46° 46′ N 9° 32′ O / 46.767 °N, 9.533 °O / 46.767; 9.533 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ N 9° 32′ O / 46.767 °N, 9.533 °O / 46.767; 9.533 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1523 (2009-12-31)
Areo 76,28 km²
Loĝantardenseco 20 loĝantoj/km²
vdr

Geografio redakti

La komunumaro Churwalden situas sude de Koiro kaj konsistas el la valo de Churwalden, kiun trafluas la rivero Rabiosa, kaj la nordokcidenta parto de la valo de Schanfigg, sudokcidente de la rivero Plessur, kiu formas la nordorientan limon de la komunumaro.

Komunumoj de la komunumaro Churwalden redakti

La distrikto Churwalden konsistas (stato en 2010) el la sekvantaj 2 komunumoj:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Churwalden 1217 48.54 3911
  Tschiertschen-Praden 306 27.74 1217
Totale 2 1523 76,31

Politika organizo redakti

La supera organo de la komunumaro Churwalden estas la jare kunvenanta landkomunumo, kiu en la komunumaro Churwalden nomiĝas Bsatzig. Tiu institucio, kiun partopreni povas ĉiu elektorajtaj svisaj loĝantoj de la komunumaro elektas la komunumarajn aŭtoritatojn kaj la delegitojn de la komunumaro por la kantona parlamento de Grizono. Ĝis 2010 ĝi ankaŭ elektis la juĝistojn de la komunumara tribunalo. La nova kantona leĝo pri la jurisdikcio tamen kun efiko de la 1-a de januaro 2011 transdonis la kompletan jurisdikcian povon al la distiktoj, kial la komunumaraj tribunaloj je tiu dato malfondiĝis.[1]

Historio redakti

La komunumaro Churwalden estiĝis surbaze de la nova kantona konstitucio de la jaro 1851 el la malnova tribunalkomunumo Churwalden. Ĝi unue konsistis origine el la kvin komunumoj Churwalden, Malix, Parpan, Tschiertschen kaj Praden. Ĉar Tschiertschen kaj Praden je la 1-a de januaro 2009 kuniĝis al la nova komunumo Tschiertschen-Praden, kaj Malix kaj Parpan je la 1-a de januaro 2010 integriĝis al la komunumo Churwalden, restis hodiaŭ nur du komunumoj. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti