La Pola de Gordón

(Alidirektita el Ciñera)

La Pola de Gordón [laPOla degorDON] estas municipo en la nordo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la nordo de la provinco. Ĝi havas fervojan stacidomon de linio León-Gijón.

La Pola de Gordón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 880  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 51′ N, 5° 40′ U (mapo)42.854722222222-5.67Koordinatoj: 42° 51′ N, 5° 40′ U (mapo) [+]
Alto 1 004 m [+]
Areo 157,64 km² (15 764 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Pola de Gordón (Provinco Leono)
La Pola de Gordón (Provinco Leono)
DEC
La Pola de Gordón
La Pola de Gordón
Situo de La Pola de Gordón
La Pola de Gordón (Hispanio)
La Pola de Gordón (Hispanio)
DEC
La Pola de Gordón
La Pola de Gordón
Situo de La Pola de Gordón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Pola de Gordón [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de León centroriente, flave.
Trajnstacio.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de 17 loĝlokoj Los Barrios de Gordón, Beberino, Buiza, Cabornera, Ciñera, Folledo, Geras, Huergas de Gordón, Llombera, Nocedo de Gordón, Paradilla de Gordón, Peredilla, La Pola de Gordón, Santa Lucía, Vega de Gordón, La Vid kaj Villasimpliz, okupas totalan areon de 157,64 km², trafluata de la rivero Bernesga, kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 3 060 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 5 500 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 33 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti