Villar del Buey

(Alidirektita el Cibanal)

Villar del Buey [biLJAR delBŬEJ] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco. Villar del Buey estas tradukebla al Vilaĝo de la Kastrobovo; bovoj aperas en la blazono. Ĝi apartenas al la Natura Parko Arribes del Duero.

Villar del Buey
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49240
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 518  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 20′ N, 6° 11′ U (mapo)41.3280793-6.1874419Koordinatoj: 41° 20′ N, 6° 11′ U (mapo) [+]
Alto 771 m [+]
Areo 133,91 km² (13 391 ha) [+]
Villar del Buey (Provinco Zamoro)
Villar del Buey (Provinco Zamoro)
DEC
Villar del Buey
Villar del Buey
Situo de Villar del Buey
Villar del Buey (Hispanio)
Villar del Buey (Hispanio)
DEC
Villar del Buey
Villar del Buey
Situo de Villar del Buey

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villar del Buey [+]
vdr
Villar del Buey en la provinco Zamoro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cibanal, Formariz, Fornillos de Fermoselle, Pasariegos, Pinilla de Fermoselle kaj Villar del Buey, okupas totalan areon de 134,74 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 535 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn el la 1970-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 44 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Zafara, Muga de Sayago, Pasariegos, Formariz, Villamor de Cadozos, Cibanal, Salce kaj .Almeida de Sayago

Estas prahistoriaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 13-a jarcento. Ĝi apartenis al la Ordeno de Santiago. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: tradicia arkitekturo, muelejoj, hufumejoj, ermitejo ktp.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti