Cibelo

anatolia diino

Cibelo origine estis frigia diino (en antikva greka lingvo Κυβέλη Kybélê, nomo al kiu ofte oni donas la etimologion «tiu de la hararo» se oni konsideras ĝin greka anstataŭ frigia) estis la diino de la Patrino Tero kiu estis adorata en Anatolio ekde la neolitiko. Cibelo estis la personigo aŭ diigo de la fruktodona grundo, diino de la kavernoj kaj montaroj, muregoj kaj fortikaĵoj, de la Naturo kaj la bestoj (ĉefe la leonoj kaj abeloj). Ĝia ekvivalento en la romia mitologio estis Magna Mater, la Granda Patrino. Ŝia titolo «Mastrino de la bestoj», kiun ankaŭ ricevis la minoika Granda Patrino, revelacias ŝiajn praajn paleolitikajn radikojn. Ŝia dieco ankaŭ rilatiĝas al la vivo, morto kaj resurekto. Ŝia edzo kies kultado aperis iom pli malfrue, estis ŝia filo Atiso. Ĉi tiu diino estas reprezentata sur ĉaro kiu simboligas la superecon de la patrino Naturo, al kiu eĉ subiĝas la povaj leonoj kiuj tiras la ĉaron.

Cibelo
Cybele formiae.jpg
Informoj
Eble sama Rea
Sekso ina
Kunulo Sangarius
Infanoj Nicaea • Corybas
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ŝi estas nomata ankaŭ Cibeleso aŭ Cibelea. Laŭ Francisko Azorín Cibelea estas Mitologia greka diino, edzino de Saturno, dipatrino. Simbolis la teron, k. la artistoj ŝin reprezentis per fortika virino kronita k. akompanita de leono-j.[1] Li indikas etimologion el Cibelo, propra nomo de monto en Malgranda azio, kaj de tie la greka Kibele kaj latina Cybele.[2]

Atalanta, ankaŭ de greka mitologio, estis belulino kaj havis multajn admirantojn. Sed ŝi pri viroj ne multe sopiris kaj pri edziniĝo ankaŭ ne. Kiam ŝia patro promesis trovi al ŝi taŭgan fianĉon, ŝi kondiĉis edziniĝi al tiu, kiu venkos ŝin en kurado. Kiu malvenkos, mortos. Kaj estis vico da ili. Nur Hipomeno, (konata ankaŭ kiel Melanio, nomo eble derivita el melon, greka vorto kaj por "pomo" kaj por frukto ĝenerale),[3] filo de greka reĝo, helpe de la diino Afrodito venkis. Li ricevis de la diino tri orajn pomojn, kiujn dumvoje forĵetadis kaj Atalanta detenis sin kolektante ilin. Sed Atalanta tamen ne edziniĝis al Hipomeno. Kiam ili ĉirkaŭbrakis unu la alian en arbara templo, dioj punis ilin pro profano de la sanktejo kaj ŝanĝigis ilin en sovaĝajn bestojn, verŝajne en leonojn. Laŭ aliaj versioj la venko de Hipomeno estis premiita per pariĝo.[4]

Laŭ diversaj versioj, Atalanta kaj Hipomeno vivis feliĉaj dum ioma tempo, ĝis ilia konverto en leonoj fare de Cibelo kiel puno pro seksumado en unu de ŝiaj temploj kiam ili eniris tien survoje ĉe Hipomeno (la antikvaj grekoj miskredis, ke la leonoj ne povis pariĝi kun leonoj, sed nur kun leopardoj). Ovidio kaj Servio sugestis, ke Hipomeno estis forgesinta pagi la omaĝon kiun li estis promesinta al Afrodito pro ŝia helpo kaj, kiel konsekvenco, dum ilia estado en la templo de Cibelo, Afrodito sendis al ili volupton, kiu rezultis en seksumado, kio certe kolerigos Cibelo. Pro tio ĉu Cibelo (ĉu Zeŭso mem, laŭ Higino) transformis ilin en leonoj. Post la konverto, ŝi ligis ilin al sia propra ĉaro por ke ili tiru. Servio egaligas tiun ĉaron de Cibelo al la propra Tero mem.

NotojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 39.
  2. Azorín, samloke.
  3. Ruck, Carl; Staples, Blaise Daniel (2001). The Apples of Apollo, Pagan and Christian Mysteries of the Eucharist. Durham: Carolina Academic Press. pp. 64–70. ISBN 978-0-89089-924-3.
  4. Wasson, R. Gordon (1968). Soma: Divine Mushroom of Immortality. Harcourt Brace Jovanovich. p. 128. ISBN 978-0-15-683800-9.