Kiberpunko

(Alidirektita el Ciberpunko)

Kiberpunko (alinome Retpunko, aŭ Bitpunko) estas subspeco de sciencfikcio, kreita en 80-aj jaroj de 20-a jarcento. Ĝia nomo devenas de vortoj kibernetiko kaj punko. La historio en la kiberpunkaj verkoj okazas en socio de proksima futuro, en medio de alta tekniko (informa teknologio, biotekniko). Ĝi montras altnivelan teknologion kaj sciencon kun paneo aŭ radikala ŝanĝo en la societordo.[1]

Ŝibuja kvartalo en Tokio. Laŭ verkisto William Gibson, moderna Japanio estas tre kiberpunka.

Kiberpunkaj rakontoj ofte centriĝas je konflikto kun artefarita intelekto kaj firmaegoj, kaj ĝenerale okazas en estonta Tero, anstataŭ la forestontaj okazejoj aŭ galaksiejoj trovitaj en romanoj kiel la serio Fondaĵo de Isaac AsimovDune de Frank Herbert.[2] La ĉirkaŭaĵoj estas kutime post-industriaj malutopioj, sed kulture aktivaj kaj montras uzadon de teknologio en manieroj ne atenditaj de siaj kreantoj ("la stratoj trovas ĝiajn uzojn por la aferoj").[3] Granda parto de la genra atmosfero estas simila al nigra filmo, kaj aŭtoroj ofte uzas teknikaĵojn de detektiva fikcio.[4]

Referencoj redakti

  1. Hassler, Donald M.. (2008) New Boundaries in Political Science Fiction. University of South Carolina Press, p. 75–76. ISBN 1-57003-736-1.
  2. Graham, Stephen. (2004) The Cybercities Reader. Routledge, p. 389. ISBN 0-415-27956-9.
  3. (1981) Gibson, William, Burning Chrome
  4. Gillis, Stacy. (2005) The Matrix Trilogy:Cyberpunk Reloaded. Wallflower Press, p. 75. ISBN 1-904764-32-0.