Cibin
Cibin [ĉibIn] estas rivero en Transilvanio (Rumanio). Ĝi fluas laŭ la norda flanko de Karpatoj proksimume de okcidento al oriento, estas flanka rivero de Olt kaj longas ĉirkaŭ 80 km.
Cibin | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Distrikto Sibiu (Rumanio) |
Longeco | 82 km |
Fluo | |
Fonto | Cindrel-montaro |
Enfluejo | Olt, ĉe Tălmaciu |
Geografio | |
Trairataj urboj | Gura Râului, Orlat, Sibiu, Șelimbăr |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Râul Mare, Valea Cărbunarului, Valea Mare, Mărăjdia, Valea Lupului, Trinkbach, Valea Aurie, Valea Săpunului, Sebeș, Pârâul Argintului, Tocilelor, Pârâul Sărății, Sadu, Lungșoara |
- Maldekstraj | Râul Mic, Breaza, Pârâul Negru (Râul Săliște), Rusciori, Hârtibaciu |
Fluo sur la mapo de Rumanio
| |
La germanlingva malplimulto de la regiono nomas la riveron Zibin [cibIn]; ĝia hungara nomo estas Szeben. Ĝi trafluas la urbon Sibiu. Alfluas ĝin la riveretoj Sadu (germane Zoodt), Hârtibaciu (Harbach), Trinkbach kaj Rossbach.