Cienfuegos, konata kiel La Suda Perlo, estas unu el la plej gravaj havenoj en la suda marbordo de Kubo kaj ĉefurbo de la samnoma provinco (antaŭe apartenis al la provinco Las Villas). Ĝi estis fondita pro la intereso de la registaro de la hispana kolonio krei novajn urbojn en la insulo, la 22an de aprilo 1819 de francaj kaj hispanaj riĉuloj en eksterordinara golfeto kiun uzis piratoj kaj korsaroj kiel rifuĝejo.

Cienfuegos
urbo • municipo de Kubo • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 55100–55500
Demografio
Loĝantaro 164 924  (2012) [+]
Loĝdenso 495 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 9′ N, 80° 26′ U (mapo)22.145555555556-80.436388888889Koordinatoj: 22° 9′ N, 80° 26′ U (mapo) [+]
Alto 25 m [+]
Areo 333 km² (33 300 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Cienfuegos (Kubo)
Cienfuegos (Kubo)
DEC
Cienfuegos
Cienfuegos
Situo de Cienfuegos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cienfuegos [+]
vdr

La arkitekturo de la urbo konservas abundan novklasikan dekoron. Nediskuteble Cienfuegos estas unu el la plej bone kostruitaj urboj en Kubo: stratoj larĝaj kaj rektaj, belaj promenejoj kaj parkoj, modernaj kaj antikvaj konstruaĵoj kiuj kongruas kun la ĉirkauaĵo. En julio 2005 la urbocentro estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko. En decembro 2005 estis ĉirkaŭ 186.644 loĝantoj. La urbo situas je 256 km de Havano, la ĉefurbo de la lando, kaj je 658 km de Santiago de Cuba, la dua plej grava urbo de Kubo.