Cifereca subskribo

Cifereca subskribo estas dateno, kiu pruvas la aŭtentikecon de cifereca dokumento, kiun ĝi akompanas. Alivorte ĝi pruvas, ke certa persono aŭ instanco verkis aŭ aprobis la dokumenton. Ĝi do plenumas funkcion analogan al la tradicia persona subskribo.

Cifereca subskribo
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

La principo de la cifereca subskribo estas nesimetria ĉifrado per sekreta, persona ŝlosilo. La subskribanto per sia persona ŝlosilo ĉifras la subskribatan dokumenton (aŭ ties diĝeston). Per la responda publika ŝlosilo ĉiu povas kontroli, ĉu vere tiu persono subskribis. Se iu modifas parton de la dokumento (ekzemple nombron en ĉeko), la subskribo ne plu respondas al la dokumento.

Por ebligi, ke iu ajn povu kontroli ciferecan subskribon, necesas vere publikigi sian publikan ŝlosilon. Tio kutime okazas per registrado ĉe iu "certiga aŭtoritato".