Cigaro

fasko de sekaj tabakaj folioj, por fumado

Cigaro estas tabaka produkto el rulitaj sekigitaj folioj de la tabaka planto, destinita por fumado.

Corona-cigaro

Same kiel la fumado de cigaredoj, la fumado de cigaroj estas damaĝa al la sano de la fumanto kaj de liaj proksimuloj.

Historio redakti

Indiĝenoj de Karibaj insuloj faradis kaj fumadis cigarojn dum jarcentoj.[mankas fonto]

Aromoj redakti

 
Cigarujo kaj cigar-tondilo

Cigaro-fervoruloj alte taksas cigarojn pro la riĉaj kaj diversaj aromoj percepteblaj dum la fumado. Ĝenerale cigaroj kun helkoloraj eksteraj volvaĵoj havas pli mildan kaj cigaroj kun malhelaj envolvaĵo pli solidan aromon. La odoro de cigaroj dum fumado forte diferencas de tiu de cigaredoj.

Oni priskribas la aromojn de bona cigaro interalie per la jenaj vortoj:

  • ledo,
  • spica,
  • ĉokolado,
  • torfo, tero,
  • kafo,
  • juglando.

La plej fervoraj cigaro-gustumemuloj foje tenas registron pri la cigaroj, kiujn ili ĝuis, kun siaj personaj taksadoj, observaĵoj, karakterizaĵoj, ktp; cigar-gustumado multe similas gustumadon pri vinoj, pri viskioj, ktp.

Citaĵoj redakti

"… en la buŝo cigaron, tiun grandan konsoliston de l' deknaŭa jarcento." (Wilhelm Raabe)

Eksteraj ligiloj redakti