Cigno (konstelacio)

konstelacio en la norda ĉiela hemisfero

Cigno estas unu inter la konstelacioj de la tera ĉiela mapo. Ĝi bone videblas dum aŭgusto kaj estas inter la plej bone rekoneblaj.

Cigno
konstelacio 
Latina nomo Cygnus
(genitiva Cygni)
Mallongigo Cyg
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
CefeoDrakoLiroVulpoPegazoLacerto 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 19h 5m 0s ... 21h 58m 0s
Deklinacio 27° 30' 0" ... 60° 55' 0"
Areo 804 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 16
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 4
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 1,25
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -63° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -30° ... 90°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Septembro
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

La alfa stelo nomiĝas Deneb el la araba lingvo, kaj signifas "vosto". Ĝi estas la plej brila stelo en Cigno kaj la 19a plej brila stelo en la nokta ĉielo, kun averaĝa ŝajna magnitudo de +1.25.

Mitologio redakti

Laŭ la helena mitologio[1] Orfeo ludadis liron dum sia tuta vivo. Li partoprenis la ekspedicion de la Argonaŭtoj por preni la Oran Ŝaffelon. Danke al sia muziko, li haltigis rokojn, kiuj minacis frakasi la ŝipon. Li kuraĝigis la ramistojn, li ensorĉis la serpenton, kiu prigardis la Oran Ŝafelon, li venkis la Sirenojn.

Li amegis Eŭridikon. Kiam ŝi mortis, li malsupreniris en la inferon por serĉi ŝin. Bedaŭrinde, li retrorigardis dum sia suprenvojaĝo, kaj ŝi mortis duan fojon.

Nuntempe Orfeo flugas en la nokta ĉielo, ĉar li fariĝis la konstelacio de la Cigno. Kompreneble la Liro muzikas apud li.

Referencoj redakti

  1. les plus belles histoires de la mythologie ( La plej belaj rakontoj de la Mitologio), eld. Fernand Nathan 1977