Cihuela

municipo en Hispanio

Cihuela [ziŬEla] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco.

Cihuela
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42126
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 40  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 24′ N, 2° 0′ U (mapo)41.406388888889-1.9986111111111Koordinatoj: 41° 24′ N, 2° 0′ U (mapo) [+]
Alto 841 m [+]
Areo 34 km² (3 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cihuela (Provinco Sorio)
Cihuela (Provinco Sorio)
DEC
Cihuela
Cihuela
Situo de Cihuela
Cihuela (Hispanio)
Cihuela (Hispanio)
DEC
Cihuela
Cihuela
Situo de Cihuela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cihuela [+]
vdr

Geografio redakti

 
Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
 
Loko de Cihuela en la provinco Sorio.
 
Ruinoj de la kastelo.
 
Ŝoseo trapasas la loĝlokon.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 34,15 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 47 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 650 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 62 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Deza, Torrijo de la Cañada, Villalengua, Embid de Ariza, Bordalba kaj Ariza, kelkaj el ili de la provinco Zaragozo, Aragono.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Cihuela-Deza, okupanta 1 734 hektarojn, nome 51 % de la teritorio.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. En 876 estas referenco de konkero fare de Alfonso la 3-a de Asturio de la kastelo de Cihuela kaj aliaj apudaj. Denove tiu loko estis konkerita de kristanoj en 974 kaj definitive en 1136. En 1437 estis pactraktato inter Kastilio kaj Aragono, per kiu Cihuela restis en Kastilio, dum apudaj lokoj en Aragono.

En la 15-a jarcento la kastelo estis de Álvaro de Luna.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), karbominado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la kastelo, la preĝejo, la ermitejo de Sankta Roĥo, tradicia arkitekturo kaj la palaco de la dukoj de Medinaceli.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti