Ciklono Jasi estis povega ciklono kiu detruis ĉe norda Kvinslando, Aŭstralio en la komencaj horoj de la 3a Februaro, 2011, kaŭzante akran damaĝon al la tuŝitaj areoj. Jasi originiĝis el tropika malalta premo ĉe Fiĝio. La sistemo intensiĝis al 3a kategorio de ciklono je ĉirkaŭ 5 p.m. laŭ aŭstralia horaro AEST (07:00 UTC) la 31an de Januaro 2011.[1] Poste la 1an de Februaro la ciklono plifortiĝis al kategorio 4, posten frue la 2an de Februaro, la ciklono intensiĝis al kategorio 5.[2]

Ciklono Jasi

Jasi la 2-an de februaro 2011

Jasi la 2-an de februaro 2011
Aperis la 26-an de januaro 2011
Malaperis la 3-an de februaro 2011
Plej rapidaj ventoj 250 km/h (155 mejloj/h)
Plej malalta aerpremo 929 mbar (hPa); 27,43 inHg
Homaj mortoj 1
Damaĝoj ekvivalento de 3,6 miliardoj da usonaj dolaroj
Trafitaj landoj  Aŭstralio
vdr

Laŭ la Tropikciklona Avertoservo 21, ĉe 9pm AEST (11:00 UTC) la sistemo estis centrita ĉe 17° 24′ 00″ S 147° 06′ 00″ O / 17.40000 °S, 147.10000 °O / -17.40000; 147.10000 (mapo), "110 kilometrojn oriente de Innisfail kaj moviĝante sudokcidenten je 25 kilometroj por horo,"kun centra premo de 930 mbar.[3] La sistemo havis bone difinitan okulon kaj dvorakan intenson de T6.5.[4]

Notoj redakti

  1. "Qld prepares for 'most savage' cyclone", Fairfax Media, 31a Januaro 2011. Kontrolita 1a Februaro 2011.
  2. Tropical Cyclone Advice No. 9. Bureau of Meteorology. Australian Government (1a Februaro 2011). Alirita 1a Februaro 2011.
  3. Tropical Cyclone Advice Number 21. Bureau of Meteorology. Australian Government (2a Februaro 2011). Alirita 2a Februaro 2011.
  4. Tropical Cyclone Technical Bulletin. Bureau of Meteorology. Australian Government (2a Februaro 2011). Alirita 2a Februaro 2011.