Cilindrosigelo estas malgranda rondoforma cilindro, tipe ĉirkaŭ unu colon longa, gravurita per verkitaj karaktroj aŭ figuraj scenoj aŭ ambaŭ, usitaj en antikvaj epokoj por fari impreson sur du-dimensia surfaco, ĝenerale el humida argilo. Cilindrosigeloj estis inventitaj ĉirkaŭ 35-a jarcento a.K. en la Proksima Oriento, ĉe la tiutempaj lokoj de Susa en sudorienta Irano kaj Uruk en suda Mezopotamio. Ili estas ligataj al la invento de la ĵusa kojnoskribo sur argilaj tabuletoj.[2][3][4] Ili estis uzitaj kiel administra ilo, kiel formo de subskribo, same kiel juvelo kaj kiel magia amuleto; pli postaj versioj uzos notojn per Mezopotamia kojnoskribo. En pli postaj periodoj, ili estis uzitaj por notariigi aŭ atesti multajn impresojn de argilaj dokumentoj. Tomboj kaj aliaj lokoj enhavantaj valoregajn aĵojn kiaj oro, arĝento, bidoj, kaj juveloj ofte inkludis unu aŭ du cilindrosigelojn, kiel honoraj tombaj donacoj.

Babilona cilindrosigelo, ĉ. 1800 a.K., hematito. La reĝo faras animalan oferon al Ŝamaŝ. Tiu sigelo estis probable farita en ateliero ĉe Sippar.[1]

La sigeloj mem estis tipe ĉizitaj el ŝtonoj kaj kelkaj havas formon de gravuritaj juveloj, sed ili povas uzi vitron aŭ ceramikon kiel la egipta ceramiko. Multaj varioj de materialoj kiaj hematito, obsidiano, steatito, ametisto, lazurito kaj karneolo esti uzitaj por fari cilindrosigelojn. Ĉar la sedimentgrunda lando Mezopotamio ne havas bonan ŝtonon por ĉizado, la grandaj ŝtonoj de komencaj cilindrosigeloj estis importitaj probable el Irano.[5] Plej cilindrosigeloj havas truon tra la centro de la korpo, kaj oni supozas, ke ili tipe estis posrtataj el kolringo por esti ĉiam disponebla kaze de neceso.

Notoj redakti

  1. Al-Gailani Werr, L., 1988. Studies in the chronology and regional style of Old Babylonian Cylinder Seals. Bibliotheca Mesopotamica, Volume 23.
  2. Mesopotamian cylinder seals Arkivigite je 2012-11-04 per la retarkivo Wayback Machine, British Museum
  3. Why Cylinder Seals? Engraved Cylindrical Seal Stones of the Ancient Near East, Fourth to First Millennium B.C., by Edith Porada © 1993 College Art Association., The Art Bulletin, Vol. 75, No. 4 (Dec., 1993), pp. 563-582, JSTOR
  4. Ancient cylinder seal found in Iran Arkivigite je 2013-06-02 per la retarkivo Wayback Machine, 2a Marto 2009, Press TV
  5. Why Cylinder Seals? Engraved Cylindrical Seal Stones of the Ancient Near East, Fourth to First Millennium B.C., de Edith Porada © 1993 College Art Association., The Art Bulletin, Vol. 75, No. 4 (Dec., 1993), pp. 563-582, JSTOR

Eksteraj ligiloj redakti