Cindrulino estas tutmonde fama eŭropa ferakonto, kiu havas multajn versiojn tra la mondo, precipe en la Eŭrazia kontinento. Ĝi apartenas al la grupo de ordinaraj rakontoj (II) en la klasifiko de Aarne-Thompson, ene de ĝi, ĝi apartenas al la subgrupo supernaturaj helpantoj, pli specife al la subtipo mistraktita ina heroo.

Cindrulino
Origine Cendrillon, Aschenputtel, La Gatta Cenerentola
Cindrulino
Popolrakonto • folklora tipo
Aŭtoroj
Aŭtoro Giambattista Basile, Charles Perrault kaj Fratoj Grimm
Lingvoj
Eldonado
Trajtoj
Ĝenro ferakonto
vdr

Ĝi estis unufoje verkita kaj publikigita de la itala verkisto Giambattista Basile, en 1634, sub la titolo La Gatta Cenerentola, originale skribita en la napola lingvo. Tamen, ekzistas ĉina kaj egipta versioj, multe pli antaŭaj, sed similaj al tiu prezentita de Basile. En 1697 aperis la versio de la franca Charles Perrault, Cendrillon. En 1812 estis publikigita la versio de la fratoj Grimm, kiu estis parto de Kinder und Hausmärchen (Rakontoj pri infanoj kaj hejmo). Tamen, la varianto de la fratoj Grimm estis malsama de tiuj de Basile kaj Perrault, io ne stranga ĉar ĉiu lando havis sian propran buŝan-alparolan tradicion.

Intrigo redakti

La plej ofta intrigo montras filinon kiu suferas mistraktadon fare de duonpatrino kaj duonfratinoj. La patro de la knabino foriris dum multe da tempo (aŭ mortis, tio dependas de la versio, kiun oni legas) kaj la duonfamilio komencas trakti ŝin malbone. La duonfratinoj forprenas la elegantajn vestojn de la knabino, kaj igas ŝin porti trivitan kitelon kaj labori en la kuirejo. Pro tio, ke cindroj kovris ŝian vizaĝon, ĉiuj komencis nomi ŝin Cindrulino.

Unutage, la Reĝo de la lando aranĝis balon por ke sia filo, la princo, elektu edzinon el ĉiuj fraŭlaj virinoj de la reĝlando. La duonpatrino kaj duonfratinoj de Cindrulino iras al la festo, sed Cindrulino ne rajtas, ĉar ŝi ne eĉ havas elegantajn vestaĵojn. En la versio de la fratoj Grimm; kolomboj kaj arbo, kiu kreskas apud la tomboŝtono de la patrino de Cindrulino, estas tiuj, kiuj donas al ŝi robon kaj oraj ŝuoj. Krome, en tiu versio estas tri baloj, po unu en nokto. En la versio de Perrault, aperas antaŭ Cindrulino sia bonfara feo, kiu donas al ŝi robon kaj vitrajn pantofletojn. En ĉi tiu versio nur estas unu balo.

Cindrulino alvenas kaj la princo unuavide enamiĝas al ŝi, do ili pasigas la nokton dancante. Cindrulino estis avertita ke je noktomezo ŝi devus eliri el la palaco kaj kuri hejmen, aŭ siaj elegantaj vestoj malaperus antaŭ ĉiuj ĉeestantoj. Kiam sonoris la dek du sonorilbatoj, ŝi kuris el la palaco, lasante sian ŝuon sur la ŝtuparo. En la versio de Grimm, ĉi tio okazas en la nokto de tria balo kaj la princo ordonis gudri la ŝtuparon por ke ŝi ne eskapu denove, sed nur la ŝuo restas algluita.

La princo komencis serĉi ŝin, kaj igis ĉiujn knabinojn el la reĝlando surprovi la ŝuon. La duonpatrino de Cindrulino decidis enŝlosi la knabinon en la ĝardena kolombejo. La duonfratinoj fortranĉas parton de siaj piedoj por ke ili eniru bone en la ŝuon, sed kolombo avertas la princon kaj li fine trovas Cindrulinon, kun kiu li edziĝas.

Literaturo redakti

 
Kovrilo de Fratoj Grimm: Cindrulino, 2-a eldono sen eldonjaro, trad: Kabe

La traduko Cindrulino unue aperis en Esperanto en 1907, kvankam la 23-paĝa libro ne portis daton. Aperis „laŭ angla rakonto“  fare de L. Milho en Tours, ĉe Eldonejo de E. K., Tours, Francio (Ilustrita Biblioteko por Infanoj Nº 2).

Kino redakti

Filmoj redakti

Animaciaj filmoj redakti

Televido redakti

Muziko redakti

Aliaj redakti

  • "Cinderella" estas mult-operaciuma programo de dinamika geometrio skribita en Java.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti