Cinque Terre (elp. ĉinkŭe terre; esperante kvin bienoj, kvin landojkvin lokoj ) estas ĉarma kaj bonklimata marborda strio, longa ĉirkaŭ dek du kilometrojn inter Punta Mesco kaj Punta di Montenero nordokcidente de La Spezia en la regiono Ligurio, Italio. La kvin vilaĝoj Monterosso al Mare, Vernazza, Corniglia, Manarola kaj Riomaggiore vicas laŭlonge de la krute dekliva marbordo de nordokcidento al sudoriento.

Vernazza
Mapo de la regiono
Monterosso al Mare
Corniglia
Manarola
Riomaggiore

La areo havas ĉirkaŭ 7000 loĝantojn kaj estas protektata kiel nacia parko en kiu nenio povas esti konstruita aŭ ŝanĝita. En 1997 Cinque Terre estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko kune kun Porto Venere kaj la insuloj Palmaria, Tino kaj Tinetto.

Geografio redakti

Milde rondeta montaro, plurcent metrojn alta kaj parte krute dekliva, etendiĝas laŭ la marbordo. La Cinque Terre konsistas el kvin malgrandaj, deklivaj terenaj indentaĵoj, kiuj malfermiĝas al la maro. En ĉiu el la valoj troviĝas po unu el la vilaĝoj. Kvar el la kvin vilaĝoj situas rekte sur la marbordo. Nur Corniglia staras sur kornico ĉirkaŭ 100 metrojn super la marnivelo.

Historio redakti

La vilaĝoj de la Cinque Terre ekestis, laŭ sia nuna strukturo, en la dekunua jarcento, kiam la loĝantaroj de Val di Vara transiris la akvodislimon de la marborda ĉeno, kiu apartigis ĝin de la maro kaj ekloĝis konstante ĉe la marbordo, formante la kvin vilaĝojn. La plej malnova dokumento, kiu memorigas pri la Cinque Terre, devenas el marto 1056, ellaborita en Monterosso, per kiu la markizo "Guido di fù Alberto" donacis  al la monaĥejoj Santa Maria kaj San Venerio nemoveblaĵojn lokitajn sur insuloj de la arkipelago Spezzino kaj en Porto Venere.

La pejzaĝa strukturo spertis fundamentajn ŝanĝojn dum ĉi tiu periodo. Terasaj kulturoj por vinkultivado kreiĝis proksime al la maro. Fiŝkaptado kaj komerco helpis disvolvi pli proksimajn ligojn inter la marbordo kaj la landinterno. En la 12-a jarcento, la Ĝenova Respubliko konstruis strategian fortikaĵon sur Punta San Pietro en la pli granda, suda lima urbo Porto Venere. En 1209 la respubliko finfine ekposedis Vernazza. La Cinque Terre partumis la plej grandan parton de sia historio kun la Ĝenova Respubliko.

Ekonomio kaj infrastrukturo redakti

Agrikulturo redakti

Plej multaj deklivoj super la vilaĝoj estas arbarkovritaj. La vino kultivita ĉi tie, same kiel citrusfruktoj kaj olivoj, kune kun fiŝkaptado, formis la vivtenon de la loĝantoj dum jarcentoj. Vinkultivado ankaŭ kontribuis al kreado kaj konservado de la unika kultura pejzaĝo kun siaj vitejaj terasoj kaj sekaj ŝtonaj muroj. La terasoj konstruitaj sur la krutaj deklivoj devas esti konstante prizorgataj por malebligi, ke la tutaj deklivoj glitu malsupren.

Trafiko redakti

En 1874 la fervoja linio de Ĝenovo al La Spezia estis konstruita laŭ la marbordo, kaj ĉiu el la kvin vilaĝoj ricevis sian propran fervojan stacidomon. Ekster la stacioj, la itinero estas preskaŭ tute en tuneloj. La fervoja konekto daŭre estas la plej grava ligo inter la vilaĝoj kaj kun la ĉirkaŭa regiono. Nur Riomaggiore kaj Manarola estas atingeblaj per la bonevoluinta ŝtata vojo 370, la Litoranea della Cinque Terre. Origine ĉi tiu vojo devintus kunligi la tutan izolitan regionon kun la urbo La Spezia kaj la turisma centro Sestri Levante. Tamen, post protestoj de lokanoj, konstruado finfine ĉesis. La aliaj vilaĝoj atingeblas nur per tre kurbiĝemaj kaj krutaj vojoj aŭ eĉ per trajno, foje kun tri konektoj hore.

Turismo redakti

 
Marborda vojo inter Corniglia kaj Vernazza (en septembro).

La Cinque Terre akiris tutmondan famon precipe de kiam ili estis nomumitaj Monda Heredaĵo de Unesko en 1997. De printempo ĝis aŭtuno, multaj turistoj venas al la regiono per trajno. La trajnvojaĝo mem estas allogo, ĉar ĝi transiras la regionon en impresa serio da tuneloj apud la maro - kun oftaj vidoj de la akvo - kaj haltas en ĉiuj kvin vilaĝoj same kiel en la najbaraj plaĝaj feriejoj. Hodiaŭ turismo estas la ĉefa enspezofonto por la loĝantoj. Ĉar estas nur malgranda peco de sabla strando en Monterosso al Mare, amasa plaĝo-turismo ne povas okazi en la urbetoj. Plejparte venas tagaj turistoj kaj migrantoj kiuj promenas sur la mallarĝaj vojetoj kiuj kunligas la vilaĝojn.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti