Ciono

(Alidirektita el Cion)

Ciono (hebree ציון, cijon, signifante "Alto"; arabe صهيون, cuhjun) estis originale la nomo de fortikaĵo proksima al Jerusalemo kiun konkeris la armeo de la hebrea reĝo Davido. La fortikaĵo situis sur monteto, kiu nomiĝas Monto Ciono, sudoriente de la urbocentro de Jerusalemo.

Ciono
geografia lokigo
Geografia situo 31° 46′ N, 35° 14′ O (mapo)31.76666666666735.233333333333Koordinatoj: 31° 46′ N, 35° 14′ O (mapo) f4
Ciono (Israelo)
Ciono (Israelo)
DEC
Ciono
Ciono
Situo de Ciono
Map
Ciono
vdr
la "pordego de Cion" en la antikva urbomuro de Jerusalemo

En judismo, la nomo Ciono iĝis alternativa nomo de Jerusalemo, kaj iĝis simbolo de revata paca religia metropolo Jerusalemo kaj de la Promesata Lando de Dio venonta, kie Dio loĝas kun sia elektata popolo.

En kristanismo, "Ciono" ofte funkcias kiel teologia-poezia sinonimo de "La Eklezio" aŭ "La sanktularo".

Vidu ankaŭ redakti

(En diversaj nacilingvaj ortografioj la vorto aperas kun komenca S- aŭ Z-; eĉ Ts- aŭ Tz- eblas.)