Cirila-Metoda gimnazio kaj pedagogia mezlernejo Brno

Cirila-Metoda gimnazio kaj pedagogia mezlernejo Brno (ĝis 2006 Cirila-Metoda mezlernejo pedagogia kaj gimnazio) estas eklezia gimnazio kaj pedagogia mezlernejo. Establinto estas Kongregacio de fratinoj de sanktaj Cirilo kaj Metodo. Ĝi troviĝas en Brno, Ĉeĥio, Masaryk-kvartalo, strato Lerchova 343/63.

Cirila-Metoda gimnazio kaj pedagogia mezlernejo Brno
Foto de la lernejo
Uzata mallongigo CMGaSOŠPg
Establinto Kongregacio de fratinoj de sanktaj Cirilo kaj Metodo
Direktoro Mgr. MgA. et MgA. Štěpán Policer
Vicdirektoro Mgr. Marie Javorová
Mgr. et Mgr. Bc. Jitka Nováková
Adreso Lerchova 63, Brno 602 00
Dato de fondo 1996
Nombro de lernantoj ĉirkaŭ 500
oficiala retejo de la lernejo
Fakoj de studado
*fako1 = 79-41-K/81 Gimnazio – okjara
  • fako2 = 78-42-M/03 Pedagogia liceo
  • fako3 = 75-31-M/01 Antaŭlerneja kaj eksterlerneja pedagogio
vdr

Historio redakti

La konstruaĵo de la lernejo estis konstruita en 1935 laŭ projekto de Vladimír Fischer. Laŭ stilo ĝi adaptiĝis al la najbara konstruaĵo de Cirila-Metoda elementa lernejo (Lerchova 65), kiu tiam servis por mensmalsanaj infanoj kun triklasa lernejo, knabina pensiono kaj ĉefe kiel ĉefa domo de la Kongregacio de fratinoj de sanktaj Cirilo kaj Metodo. La kongregacio malfermis en la lernojaro 1933/1934 ankaŭ Ordenan knabinan gimnazion, kiu ekde 1934/1935 uzis la novkonstruitan najbaran konstruaĵon. Ĝia unua direktoro estis Metoděj Marvan. La gimnazia domo havas iom levitan teretaĝon kaj du suprajn etaĝojn, en la korton estas teretaĝa alo. La pensiono kaj la gimnazio estis konektitaj per nelonga teretaĝa objekto, kie troviĝis ankaŭ la loĝejo de la direktoro.

En la lernejo oni instruis ĝis oktobro 1940, kiam ĝin konfiskis la trupoj de SS. La gimnazio tiam transiris al la nuntempa avenuo de kapitano Jaroš, sed en aŭgusto ĝi estis nuligita. Fine de la dua mondmilito funkciis en la konstruaĵo sovetia armea lazareto; instruado rekomenciĝis post riparoj aŭtune 1945, kiam la knabina gimnazio estis renovigita. En februaro 1949 la lernejo estis alŝtatigita kaj transdonita al sekreta polico, kiu intencis fondi sian propran lernejon.

Ee la lernojaro 1961/1962 rezidis en la konstruaĵo nove fondita ĝenerale kleriga lernejo, kiuj post kelkaj jaroj transformiĝis al gimnazio de Matyáš Lerch.

Nuntempo redakti

Gimnazio de Matyáš Lerch estis transigita en alian lokon kaj en la konstruaĵo estis establita Cirila-Metoda pedagogia mezlernejo, kiu komencis instruadon en 1996/1997. En 1997 en la supra etaĝo estis fondita kapelo de Virgulino Maria, kies internon ornamis skulptistoj Jan Šimek kaj Petr Francán, artista fandisto Pavel Hřebíček kaj pentristoj Milivoj Husák kaj Karel Rechlík.

En 2006 la lernejo ricevis la nunan nomon.

En la lernejo estas 16 klasoj kun 499 lernantoj. Ĝi havas tri fakojn, la kvara (Eduka kaj humanisma agado) finigis en la lernojaro 2012/2013. Laboruloj estas 68.

Eksteraj ligiloj redakti