Cirko Ŝtata de Kiŝinevo

(Alidirektita el Cirko ŝtata de Kiŝinevo)

La Ŝtata Cirko de Kiŝinevo (rumane: Circul de Stat din Chișinău, ruse: Кишинёвский государственный цирк/Kiŝinjovskij gosudarstvennij cirk) estas konstruaĵo monumenta kaj tre speciala en Kiŝinevo, la ĉefurbo de Moldava Respubliko (Adreso: bd. Renașterii 38).

La belega kiŝineva cirko

Historio redakti

La tuto konstruitis en sovetiaj tempoj en 1981[1] laŭ projekto de la ĉefarkitekto S. M. Șoihet (kiu ricevis en 1984 premion oficialan). Antaŭe cirkaĵoj estis faritaj en nedaŭraj lokoj. Laŭ tiutempaj fontoj la kiŝineva cirko estis la kvara mondskale kaj la unua sovetiskale koncerne la belecon kaj la nombron de la maksima spektantaro.[2]

En la 25.4.1982 okazis la unua spektaklo okaze de la datreveno 60-a de la fondo de Sovetunio: dum unu monato prezentitis surloke inter 36 kaj 57 programeroj, dume la cetero de la sovetiaj cirkoj samtempe havis nur inter 12 kaj 14 programerojn. La artistoj kiuj artistis surloke venis ekz. el Ruslando, Blanka Ruslando, Ukrainio, GDR, Ĉinio kaj Finnlando.[3] Post la disfalo de Sovetio iĝis granda krizo ankaŭ por tiu ĉi cirko kaj la arkitektura juvelaĵo pli kaj pli abandonitis. En la jaro 2004 ĝi devis esti fermita por fari la necesajn riparojn. En la jaro 2006-a oni anoncis la reorganizon kaj la privatigon je akcia kompanio respektive la vendon por altiri privatulojn investontajn. Sed en 2010 superaj juraj instancoj deklaris la vendon kontraŭleĝa montrante ke pluraj politikistoj subaĉeteblaj responsis pri la planitaj agoj, ekz. la rajtigo al fremda societo de Cipro uzi la tuton por la daŭro de 29 jaroj. La cirko devis esti remetita al la malnova statuso. Pri la fiagoj - same kiel ĉe aliaj krimetoj similaj (ekz. koncerne la teatrejo Luchafarul) komencitis diversaj procesoj.

Intertempe la tegmento kaj la vandoj estis komplete restaŭritaj dume aliaj partoj restis kadukaj (ekz. la enirejo). Kelkaj vitralegoj ekz. ŝtopitaj estis per kartono. En la 30.5.2014 areeto cirka estis remalfermita por 300 spektantoj kun areno de diametro de 9,51 metroj[4]

Arkitekturo redakti

La ĉefa salonego eventa havis rondan arenon de 13 metroj diametre kun 1900 sidlokoj; eblis por ĉ. 100 artistoj samtempe artisti. La kupolo de la cirko povas esti malfermata. Ĉirkaŭ la aŭditorio troviĝis duonronda vestiblo kun dekoraĵoj muraj en enkaŭsta stilo fare de la pentristo P. Obuh; kelkaj terasoj someraj estis panoramaj. La cirko havis ankau modernajn aŭdiajn, iluminajn, radifoniajn kaj kinejajn aparatojn. Krome estis tie areno por provludoj, salono por artistoj kaj helpantaro, akceptejoj por la bestoj kaj veterinarejo.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti