Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ciro (apartigilo)

Ciro la Juna[1] (en malnovgreka lingvo: Κῦρος [Kiros]; en malnovpersa lingvo Kuraĉ; 424 a.K - 401 a. K.) estis persa princo de la aĥemenida dinastio, satrapo kaj generalo.

Ciro
greke Κῦρος
Persona informo
Naskiĝo
Morto
en Batalo de Kunaksa
Mortis per mortis en batalo vd
Familio
Dinastio aĥemenida dinastio
Patro Dario la 2-a vd
Patrino Parysatis vd
Gefratoj Amestris • Artaĥŝaŝt la 2-a • Ostanes • Amestris vd
Edz(in)o Aspasia the Younger vd
Profesio
Okupo oficiro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de Dario la 2-a de Persio kaj lia duonfratino Parisatido. Frato de la reĝo Artakserkso la 2-a kaj aspiranto al la persa trono.

En 408 a. K., post la venkoj de Alkibiado, Dario la 2-a decidis daŭrigi la militon kontraŭ Ateno kaj plu kaj pli subteni la spartanojn. Li sendis Ciron la Junan al Malgranda Azio, kiel satrapo de Lidio, Frigio kaj Kapadokio, kaj komandanto de la persaj trupoj. Tie, Ciro konis la spartan generalon Lizandro, en kiu li vidis homon kiu povus lin helpi en siaj deziroj iĝi reĝo, samkiel Lizandro volis iĝi absoluta reganto de Grekio, kun la helpo de la persa princo.

Pli malfrue, Dario malsaniĝis kaj vokis sian filon al la mortkuŝejo;[2] Ciro lasis monon al Lizandro kaj iris al Suzo.[3] Plutarko skribis ke, Parisatido, la patrino de Ciro, lin favorigis kaj deziris ke li atingu la tronon, sed malgraŭ tio la plej aĝa filo, Arsiko kiu estis proklamita reĝo, ŝanĝinte poste sian nomon al Artakserkso. Ciro restis kiel satrapo de Lidio, kaj komandanto de la ĉemaraj provincoj."[4]

Iom post la morto de Dario, kaj surtroniĝo de Artaksekso la 2-a en 404 a. K., Tisaferno, alia satrapo, denuncis komploton de Ciro por murdi sian fraton, kaj Ciro estis kaptita, sed per perado de Parisatido li estis pardonita kaj restarigita en la satrapio. Laŭ Plutarko, "lia rankoro pro tiu ĉi arestado, igis lin pli avida pri la reĝlando ol antaŭe."[4]

En la jaro 401 a. K., Ciro ribelis kontraŭ sia frato kaj direktis kontraŭ lin sian propran armeon kaj kontingenton de dungosoldatoj de la Antikva Grekio (la Dek Mil). La disputo solviĝis en la Batalo de Kunaksa, en kiu la trupoj de Ciro (12.500 grekoj kaj 50.000 barbaroj) konfrontiĝis kontraŭ la armeo de la reĝo, kiu konsistis el 200.000 viroj. Ciro perdis sian vivon en tiu ĉi batalo pro sago kiu atingis lin.

La historio de Ciro kaj la retroiro de la grekoj estas rakontita de Ksenofono en sia Kroniko. Alia rakonto, eble de Sofeneto de Stinfalo, estis uzata de Eforo de Kimo.

Ksenofono difinis Ciron la Junan kiel «la plej taŭgan por regi kaj la plej indan por regi el inter la persoj kiuj sukcedis Ciron la Maljunan» kaj aldonis «mi juĝas ke neniu estis tiel amata de personoj nek inter la grekoj nek inter la barbaroj».

Referencoj redakti

  1. "Ciro" laŭ PIV kaj laŭ la Biblio tradukita de Zamenhof, https://vortaro.net/#Ciro_kd : "tiele diras la Eternulo pri sia sanktoleito Ciro X"
  2. Jenofonte. Tr. H. G. Dakyns. Anabasis I.I. Project Gutenberg.
  3. Plutarco. Ed. by A.H. Clough. "Lysander," Plutarch's Lives. 1996. Project Gutenberg
  4. 4,0 4,1 Plutarch. Ed. by A.H. Clough. "Artaxerxes," Plutarch's Lives. 1996. Project Gutenberg