Cisnădie

urbo en nuna Rumanio

Cisnădie [ĉisnədije] (hungare: Nagydisznód nadjdisnod, germane: Heltau) estas urbo en Rumanio sude de Sibiu.

Cisnădie
urbeto en Rumanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 555300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 22 277  (2021) [+]
Loĝdenso 80 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 43′ N, 24° 9′ O (mapo)45.71277777777824.150833333333Koordinatoj: 45° 43′ N, 24° 9′ O (mapo) [+]
Alto 454 m [+]
Areo 277,13 km² (27 713 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Cisnădie (Rumanio)
Cisnădie (Rumanio)
DEC
Cisnădie
Cisnădie
Situo de Cisnădie

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cisnădie [+]
vdr

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 2 064 loĝantojn [germanoj, rumanoj, hungaroj); en 1992 17 373 (rumanoj). Ĝi estas de la 18-a jarcento tekstilindustria centro. La censo de 1941 rezultigis 5 385 loĝantojn, inter kiuj estis 3 691 etnaj germanoj.

Historio redakti

Ĝiaj unuaj mencioj skribe estas en 1204; en 1323; en 1337 ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Szeben vármegye). Loko Heltau estis dokumente menciita unue en 1204. En 1425 tie estis konstruita la unua horloĝa turo de Transilvanio. En 1500 la loko ricevis la rajton je ĉiujara foiro, laŭ decido de la reĝo László la 2-a. Inter la 15-a kaj 17-a jarcentoj la loko suferis pro atakoj de turkoj, kiuj kaŭzis multajn detruojn. Pesta epidemio en 1660 kaŭzis 411 mortojn. En 1743 en Cisnădie ekloĝis proksimume 125 Landler (protestantaj ekzilitoj el Aŭstrio). En 1946 Cisnădie ricevis la rangon de rumana urbo. Post 1990 pliparto de la etnaj germanoj formigris.

Fonto redakti

Renomaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti