La Cistérniga

(Alidirektita el Cistérniga)

La Cistérniga [lazisTERniga] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. La Cistérniga estas komprenebla etimologie kiel La Cisterno, eble rilate al zono kie ricevis la pluvakvon. Estis diversaj literumoj laŭlonge de la historio, nome La Cistérniga, La Cestérniga, La Cestiérniga, Aldea aŭ Arrabal de Valladolid ktp.

La Cistérniga
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47193
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 182  (2023) [+]
Loĝdenso 289 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 37′ N, 4° 41′ U (mapo)41.6121464-4.6851558Koordinatoj: 41° 37′ N, 4° 41′ U (mapo) [+]
Alto 736 m [+]
Areo 31,72 km² (3 172 ha) [+]
La Cistérniga (Provinco Valadolido)
La Cistérniga (Provinco Valadolido)
DEC
La Cistérniga
La Cistérniga
Situo de La Cistérniga
La Cistérniga (Hispanio)
La Cistérniga (Hispanio)
DEC
La Cistérniga
La Cistérniga
Situo de La Cistérniga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Cistérniga [+]
vdr

Aktuale ĝi estas en la Metropola Areo de Valadolido, kiu estas nur je apenaŭ 5 km, kaj fakte ĝis 1851 La Cistérniga apartenis al la ĉefurbo kies kvartalo ĝi estis konsiderata.

La Cistérniga en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.
Panoramo de La Cistérniga en la provinco Valadolido.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 31,72 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 9 109 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj (kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono), sed fakte akiris 8 000 el la 1980-aj jaroj pro sia proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj ekfunkciado kiel dormurbo.

Ĝi distas 5 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Valladolid, Renedo de Esgueva, Laguna de Duero, Tudela de Duero, Herrera de Duero kaj Aldeamayor de San Martín. Ĝia municipa teritorio estas formata de La Cistérniga, la industria zono Polígono Industrial de "La Mora", la iama loĝloko Fuentes de Duero, same kiel de nombraj apartaj novaj kvartaloj de somerdomoj kaj kamparaj bienoj.

Historio redakti

Estis restaĵoj de loĝado en Kuprepoko kaj Bronzepoko. La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado rilata al la reĝa brutovojo de Sorio kiu koincidis parte kun romia ŝoseo de Valadolido al Tudela de Duero, kaj kun vojo de Ruedas de San Ildefonso (Segovio) al Valadolido. La Cistérniga havas en sia municipa teritorio sektoron de la Kanalo de Duero, tre grava por la urba vivo, ĉar tien iris la loĝantoj por kolekti akvon kaj lavi tolojn.

Somere 1454 la lokanoj gapis kiam estis portita la gravulo Álvaro de Luna el la kastelo de Portillo al Valadolido por esti ekzekutita (senkapigita) la 20an de Julio sur la Ĉefa Placo. Johano la 2-a, patro de Isabel la Katolika, kondamnis lin kiel perfidisto, sed fakte temis pri demarŝoj fare de la edzino de la reĝo, Izabela de Portugalio, timema pro la grada povo de Luna super la reĝo.

Filipo la 2-a la 9an de Januaro 1596, havigis al Valadolido la titolon de "Ciudad"; ekde tiam La Cistérniga estis nomita "Arrabal de la ciudad de Valladolid" (Kvartalo de Valadolido).

La 5an de Marto 1601, gravulo Rodrigo Calderón, markizo de Sieteiglesias, sekretario de la Duko de Lerma kaj servisto de Filipo la 3-a, edziĝis al doña Inés de Vargas en la tiama preĝejo de Sankta Ildefonso en La Cistérniga, kaj okazis skandalo ĉar la novedzino dufoje montriĝis malpreta al geedzeco kun Don Rodrigo Calderón antaŭaltare.

 
Kanalo de Duero ĉe La Cistérniga..

La Cistérniga estis dum jarcentoj paspagejo de Kastilio. Ekde 1600 ĝis komenco de 1900, laŭ registroj, la kultivo de vitejoj ludis grava rolon en la disvolvigo de La Cistérniga. En 1788 ekgravis la produktado de ceramiko, ĉefe de tegoloj kaj brikoj. Estis tiam lageto el kiu oni elprenis koton por la fabrikado de la konstrumaterialoj, kaj de tie probable devenas la nomon de La Cisterno.

Dum la Hispana Milito de Sendependigo kontraŭ la napoleonaj trupoj, ludis gravan rolon la lokano Don Jerónimo Saornil Moraleja kiu batalis kontraŭ la francoj, ĉikanis iliajn liveraĵojn kaj iĝis kolonelo; krome ĝi partoprenis en la fama venko de la batalo de Arapiles, de 1812.

En 1847 la urba konsilantaro ekplendis por akiri sendependigon disde Valadolido, kiu dekomence kaj ripete malakceptis tion. Finfine la reĝino Isabel la 2-a akceptis en 1851 tiun sendependigon.

En 1921 estis murdita la lokano Valeriano Orobón Fernández en Madrido; li estis elstara teoriulo de la hispana anarkosindikatismo kaj kreinto de la vortumado en hispana lingvo de la fama revolucia kanto Al la barikadoj.

En la komenco de la Hispana Enlanda Milito jam en Julio 1936, la insurekciantoj kontrolis la areon, malpermesis la sindikatan agadon kaj alproprigis sin de la dokumentaro de maldekstraj organizoj por plenumi la subpremadon.

Aktualo redakti

 
Vintre 2009 en La Cistérniga.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

La nunaj plej gravaj sektoroj estas gastigado, metalo, transporto, telefonado, ktp. Ĉefa industria zono estas Polígono Industrial de "La Mora". Konstruado rezultis en la kreado de novaj kvartaloj. Siavice tio helpis la disvastigon de lokaj komerco kaj servoj.

La urbestro plej ofte estas de la socialista partio. Estas granda kultura aktiveco (kulturdomo, legoklubo, teatro, municipa muzik-bando ktp.) kaj funkcias sportaj instalaĵoj.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo Sankta Ildefonso de 1603 ununava.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti