Abateja preĝejo de Zirc
La Abatejo Zirc (oficiale Cisterciana Monaĥeja Baziliko de Ĉieliro de Maria en Zirc) estas abatejo, en Hungario, en urbo Zirc. Ĝi apartenas al diocezo de Szombathely kaj ĝi estas centro de cistercianoj en Hungario.
Abateja preĝejo de Zirc | ||
---|---|---|
abatejo • paroĥopreĝejo • malgranda baziliko | ||
abatejo • paroĥopreĝejo • malgranda baziliko [+] | ||
Koordinatoj | 47° 15′ 44″ N, 17° 52′ 30″ O (mapo)47.26222222222217.875Koordinatoj: 47° 15′ 44″ N, 17° 52′ 30″ O (mapo) | |
Estiĝo | 12-a jarcento | |
Abateja preĝejo de Zirc | ||
Vikimedia Komunejo: Cistercian Abbey of Zirc [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Historio redakti
En arbaro de Bakony francaj monaĥoj el Clairvaux fondis monaĥejon kun preĝejo en 1182 dum regado de Béla la 3-a. Pro la turkoj la monaĥoj forlasis la lokon en 1538. La turkoj detruis la konstruaĵojn en 1552. La loko kun la apuda vilaĝo senhomiĝis. Nur en 1726 revenis la abatoj. En la 18-a jarcento el la ruinoj ili konstruis barokajn preĝejon kaj monaĥejon. La 2 turoj konstruiĝis en 1854. En la interno de la preĝejo pentraĵoj de Maulbertsch estas videblaj, sed ankaŭ Ferenc Innocent pentris bildojn en 1891. Inter 1950-1990 funkciado de monaĥejoj estis malpermesitaj. La preĝejo ricevis la titolon Malgranda baziliko en 1982 pro la 800 jariĝo.
En la monaĥejo ankaŭ biblioteko kaj muzeo funkcias. Apude arboreto etendiĝas.
En la kirko estas entombigita abato Vendel Endrédy.
Eksteraj ligiloj redakti
- hungare pri la hungaraj bazilikoj kaj katedraloj Arkivigite je 2010-10-09 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare pri hungaraj preĝejoj
- hungare pri ĉiuj hungaraj preĝejoj
- el la hungara Vikipedio