Citadelo Laferrière

La Citadelo Laferrière, ankaŭ konata kiel La Citadelle, estas granda fortikaĵo situanta en la nordo de Haitio, pli malpli je 17 mejloj sude de la urbo Haitia Kabo. Temas pri la plej granda fortikaĵo de la okcidenta hemisferio, la plej granda el tuta Ameriko kaj enlistigita kiel Monda heredaĵo de Unesko en 1982. Nuntempe ĝi estas unu el la plej popularaj turismaj vizitindaĵoj de la turistoj en Haitio.

Citadelo Laferrière
Citadelo [+]

Koordinatoj19° 34′ 25″ N, 72° 14′ 38″ U (mapo)19.573611111111-72.243888888889Koordinatoj: 19° 34′ 25″ N, 72° 14′ 38″ U (mapo)
Areo0,01 km² (1 ha) [+]

Citadelo Laferrière (Haitio)
Citadelo Laferrière (Haitio)
DEC
Citadelo Laferrière
Citadelo Laferrière
Map
Citadelo Laferrière
Vikimedia Komunejo:  Citadelle La Ferrière [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Fortikaĵo Citadelo Laferrière
Lando  Haitio
Tipo Kultura Heredaĵo
Kriterioj iv, vi
Fonto 1022
Regiono** Ameriko
Geografia situo 19° 34′ 25″ N, 72° 14′ 38″ U (mapo)19.573611111111-72.243888888889Koordinatoj: 19° 34′ 25″ N, 72° 14′ 38″ U (mapo)
Registra historio
Registrado 1982  (6-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La grandega ŝton-strukturo estis konstruita de 20.000 laboristoj inter la jaroj 1805 kaj 1820, sub ordonoj de la reĝo Henri Christophe, kiel parto de sistemo de fortikaĵoj elpensitaj por pluvivigi la novan sendependan nacion (Haitio) antaŭ la ebloj de ataktoj de Francio. Kelkaj anekdotoj diras ke Kubo videblas el ĝi se la tago estas luma. Ankoraŭ estas konservataj la kuglegoj de la kanjonoj amasigitaj en la fortikaĵo.

La miksaĵo por gluigi la ŝtonojn de ĉi majesta fortikaĵo enhavis diversajn elementojn (kalko, melaso kaj sango de bovinoj kaj kapridoj, kiuj estis oferitaj elverŝigante ilian sangon sur la muroj por ke la spiritoj kaj gedioj de vuduo donu potencon kaj protekton al la strukturo.

Eksteraj ligiloj redakti