La Citroën Méhari estas aŭtomobilo produktita de Citroën inter 1968 kaj 1987. Oni konstruis totalon de 143 740 unuoj de tiu modelo en Eŭropo.​[1]

Citroën Méhari
Citroën Méhari
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Citroën
Produktkvanto 144 953 (1968-1987)
Motoro kaj transmisio
Motoro Benzinmotoro
Transmisio Meĥanika
Pezo kaj povumo
Pezo 570 kg
Ĉasio kaj karoserio
Karoserio 2 pordoj
Dimensioj
Longeco 3 520 mm
Larĝeco 1 530 mm
Alteco 1 640 mm
vdr

Ĝia karoserio estis el plastoj ABS en Eŭropo kaj de VDFP en Argentino kaj Urugvajo.

La origina nomo, «Mehari», koincidas kun tiu de «aldomigita dromedaro iom pli granda ol la normala kaj de granda rezistokapablo kaj rapideco».[2]​ La termino, de araba deveno, koincidas kun iomaj literumaj diferencoj en plej parto de lingvoj, kaj kondukas al la lerta kaj aŭstera karaktero de tiu malgranda aŭtomobilo de Citroën.

Galerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. «Citroën Mehari. Historia y Ficha técnica». MotorMania.info. 12a de decembro 2010. Konsultita la 8an de Aprilo 2020.
  2. «Word Reference.com». Konsultita la 22an de Aŭgusto 2022.

Eksteraj ligiloj redakti