Citrona baterio

(Alidirektita el Citrona Baterio)

Citrona baterio estas eksperimento proponita en pluraj sciencaj libroj ĉirkaŭ la mondo. Temas pri du malsamaj metalaj objektoj, ekz-e zinkita najlo kaj kupra monero, ene de citrono. Tiuj objektoj fariĝos kiel elektrodoj, kaj kaŭzos reakcion, kiu kreos malgrandan potencian malsamon.

La celo de tiu eksperimento estas montri al studantoj kiel baterioj funkcias. Post kiam la baterio estas konstruita, plurmezurilo povas esti uzata por kalkuli la generitan volton. Por montri pli videblajn rezultojn, kelkaj citronaj baterioj konektitaj serie povas lumigi ordinaran LED-on. Lampoj ne estas uzataj ĉar ili ofte bezonas pli da energio ol tio generita de citronaj baterioj.

Vidu ankaŭ redakti