Citronsuko estas la suko akirita el la endokarpo de la citronoj kiam oni elpremas ilin (ĝenerale per kuireja ilo nome citron-premilo). La citronsuko kutime estas proksimume la 30% de la pezo de la frukto. Hejme ĝi estas akirebla per rekta elpremo el la citronoj (mane aŭ perpremile), kvankam jam citronsukoj estas disponeblaj industrie enuje kaj aĉeteblaj en ĉiovendejoj. Plej el ili estas kontrolataj fare de internaciaj kaj enlandaj manĝokontrolaj organizoj. La suko de averaĝa citrono povas esti proksimume 48 g.

La citronsuko estas bona ekzemplo de acida gusto.
Citrontranĉajo permesanta eliron de suko.
Elpremita citronduono.

Ties karaktera acida gusto estas avigata de la citrata acido (trovebla ankaŭ en aliaj fruktosukoj) en koncentraĵo de 5% al 6%;3 tamen, la proporcio de tiu ŝanĝas laŭ la variaĵo kaj kultivaro de la citrono. La esenco de citrono nomiĝas limoneno kaj ĉeestas en grandaj koncentroj en la ekstera ŝelo de la citrono. La esto de tiuj acidoj okazigas ĉe la palato reagon de 'defendo' kiu pliigas la salivoproduktadon por ke la acidoj solviĝu kaj malpliiĝu ties negativan efikon ĉe la buŝa epitelio.

Uzoj redakti

Ĉefa uzado en kuirarto estas havigi acidan guston al diversaj pladoj, kiaj ekzemple fiŝoj kaj salatoj; foje citronsuko povas anstataŭi aŭ malpliigi la uzadon de vinagro, kies gusto povas esti troa por kelkaj manĝontoj. Ĝi povas esti grava ingredienco por dolĉaĵoj (foje kune kun ŝelpecoj) kaj baza por limonado. Ĝi estas uzata ankaŭ por trinkaĵoj kiel aldonaĵoj ĉefe ĉe kelkaj infuzaĵojalkoholaĵoj, kiaj vodko, kubalibre ktp.

La citrona suko permesas hejmajn eksperimentojn, kiel tiu de la nevidebla inko, kiu aperas en tiom da romanoj kaj filmoj pri policistoj, kiel en "La nomo de la rozo", kaj videblas nur ĉe kandelo. Ties citrata acido permesas ankaŭ solvi diversajn materialojn kiel ovoŝelo, tiele oni povas enmeti en fridujon en poto ovojn ene de citrona suko kaj post kelkaj tagoj la ŝelo solviĝos, sed la ovo ne rompiĝos; tio permesos diversajn receptojn.

Aliaj hejmaj uzoj povas esti por kontraŭbatali makulojn, lavi teleraron aŭ purigi plankojn kaj aliajn surfacojn, ĉu rekte aŭ ene de kemiaj detergantoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti