City of Westminster
City of Westminster (Urbo Westminster, historie kaj esperante Civito de Vestminstro) estas interna urbo kaj "borough" de Londono, Britio. Ĝi estis la ĉefurbo de facto de multaj registaroj de Britio. Historie en Middlesex, ĝi estis tuj okcidente de la antikva Urbo Londono. La suda limo de la urbo kaj de la "borough" estas la rivero Tamizo. Ĝi okupas grandan areon de la centro de Granda Londono, inklude plej el la West End. Je ties okcidento estas la Royal Borough of Kensington and Chelsea, kaj je ties nordo estas Holborn en la London Borough of Camden.
City of Westminster | |||||
---|---|---|---|---|---|
London borough (en) urbo district with city status (en) eksterparoĥa areo (–2014) vd | |||||
Blazono | |||||
Devizo: Custodi Civitatem Domine | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Britio | ||||
Lando | Anglio | ||||
Regiono | Granda Londono | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 255 324 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 11 883 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 51° 30′ N, 0° 8′ U (mapo)51.4975-0.13722222222222Koordinatoj: 51° 30′ N, 0° 8′ U (mapo) [+] | ||||
Areo | 21,487 km² ( 214 8.7 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo City of Westminster [+] | |||||
La "borough" de Londono Westminster estis kreita en 1965 per establado de Granda Londono. Post la kreado, ĝi heredis la urban statuson kiu ĝis tiam havis la Metropolitan Borough of Westminster el 1900, kiu estis dekomence atribuita al Westminster en 1540.
Spite la neloĝejojn de nombraj grandaj parkoj kaj malfermaj distrejoj, kiel Hyde Park kaj plej el la Regent's Park, la loĝdenso de la distrikto estas alta. Multaj lokoj ofte asociaj kun Londono estas fakte en la "borough", kiel la Palaco Buckingham, la Palaco de Westminster (Houses of Parliament aŭ Parlamentejo), la Abatejo Westminster, Whitehall, 10 Downing Street, kaj Trafalgar Square. La "borough" estas dividita en nombraj lokoj kiel la antikva politika distrikto Westminster; la vendejaj areoj ĉe Oxford Street, Regent Street, Piccadilly kaj Bond Street; kaj la vesper-hora distrejo de la distrikto Soho. Multo de la "borough" estas loĝejo, kaj en 2008 oni ĉirkaŭkalklis 236 000 loĝantojn. La loka registara instanco estas la Westminster City Council, kie majoritatas la konservativuloj.
Multaj grandaj entreprenoj havas sidejojn en la areo, inter kiuj BBC, BP, Rio Tinto Group, Marks & Spencer, Rolls-Royce, Google, Gulf Oil International, AstraZeneca kaj multaj aliaj. Same ankaŭ la Universitato de Westminster havas siajn tri kampusojn en la "borough"; 309 Regent Street (kun 4–12 / 16 Little Titchfield Street kaj 32 / 38 Wells Street), 115 New Cavendish Street, kaj 25 Marylebone Road. Krome estas la konsulejoj (high commissioner) de la landoj de la Komunumo de Nacioj kaj multaj aliaj gravaj institucioj.
Bibliografio
redakti- Gray, Robert, A History of London, Hutchinson & Co, London, 1978, ISBN 0-09-133140-4
Eksteraj ligiloj
redakti- City of Westminster
- Westminster, de Sir Walter Besant kaj Geraldine Edith Mitton kaj A. Murray Smith, 1902, el Project Gutenberg
- Westminster City Council YouTube channel
- West End Extra Gazeto pri City of Westminster