Civilization VI
Sid Meier's Civilization VI estas 4X ludo de la serio Civilization programita de Firaxis Games. La ludo estis publikigita por Windows en oktobro 2016, por Linux la februaron 2017 kaj por OS X la decembron 2017.
Civilization VI | |
---|---|
Eldonejo | 2K Games, Aspyr |
Evoluiganto | Firaxis Games |
Dato de lanĉo | 21-a de oktobro 2016 |
Serio | Civilization |
Videoludilo | Microsoft Windows, macOS, Linux, iOS, Nintendo Switch, PlayStation 4, Xbox One, Android |
Tipo de videoludo | alternanta strategia videoludo, 4X ludo |
Maniero de ludado | unuludanta videoludo, plurludanta videoludo, multiplayer online game, kunlabora reĝimo de videoludo |
Regiloj | tuŝekrano |
Takso de PEGI | PEGI 12 |
Takso de ESRB | Everyone (Ĉiuj) |
Simile al antaŭaj ludoj de la serio, la celo de Civilization VI estas kulturi pracivilizacion al forta nacio kaj kompletigi venkan kondiĉon. Ekzemple, oni povas venki je scienco, milita potenco, aŭ kulturo. Tio povas esti atingita per esplorado de la mondo, fondo kaj plibonigo de urboj, kreskigo kaj uzado de militaj trupoj, esplorado de teknologio kaj kultura civitismo, kaj negocado kun aliaj naciestroj.