Civilulo

homo kiu ne estas militisto

Civilulo estas, opozicie al militisto, persono kiu ne estas membro de armeo. Ĝenerale, la termino "civila" referencas al ĉio kio temas pri ne-militistoj, ĝenerale al civitanoj partikulare, pro kio ili nek povas plenumi aŭtoritaton nek ordoni al militisto. Tiukadre oni parolas pri civila aviado aŭ civila protekto (aro de rimedoj kiuj celas la protekton de civiluloj kaj en tempo de paco kaj en tempo de milito); pri civila stato (maniero konstati la staton de la personoj - geedzeco aŭ ties manko, gepatroj, dato kaj, naskoloko de nacimiento, etc.); de civila juro (aro de leĝoj kiuj regas la rajtojn kaj devojn de ĉiu persono); aŭ eĉ de "civila milito" (nome milito kiu frontas la civitanojn de unu lando, unuj kontraŭ aliaj), sed plej ofte se tiuj civilaj civitanoj uzas armilojn, ili iĝas armeanoj, ĉu regulaj ĉu neregulaj (ekzemple en gerilo) kaj tiam jam ne temas pri "civila" milito, sed pri interna milito.

Montreal Daily Star: "Germany Quit", 7-a de majo 1945. Civiluloj legas informon pri la fino de la Dua Mondmilito.
Anarkiismaj milicaninoj dum la Hispana Revolucio de 1936. Civiluloj povas iĝi militistoj. En la foto nur unu portas armilon.

Ataki intence al civilulo en tempo de milito estas konsiderata, de la Konvencio de Ĝenevo, kiel militkrimo. Tamen, oftas ke la civiluloj rezultas viktimoj de milito, ĉefe kiam okazas bombardado. La milita ĵargono konsideras tion kiel "flankaj damaĝoj". Povas okazi ke dekomencaj civiluloj uzas armilojn por rezisti perforte kontraŭ militaj stato aŭ ŝtato aŭ eksterlanda forto de okupacio, kaj tiam oni parolas pri rezistomovado; tiuokaze la dominanta establita povo, siaflanke, konsideras ilin ofte kiel teroristoj.

Vidu ankaŭ redakti