Clément Desessard

Clément DESESSARD (naskiĝinta la 31-an de julio 1920 en Toulon, mortinta en la 21-a de februaro 2003) estis franca inĝeniero, piloto kaj verkisto latinlingva.

Clément Desessard
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1920 (1920-07-31)
en Toulon
Morto 21-an de februaro 2003 (2003-02-21) (82-jaraĝa)
en Viriat
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo verkistoinĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La furora lernolibro de la latina lingvo, kun germana prilaboro el la 2013-a jaro.

Vivo redakti

Dum la Dua mondmilito li iris en Marokon post la malvenko de Franclando kaj aliĝis al Forces françaises libres, la francaj taĉmentoj ene de la armeoj de la Aliancanoj. Li batalis en la brita aviadilaro kaj stiris bombaviadilojn. En sia patrujo li tamen pli famiĝis pro la verko de lernolibro por la viva latina lingvo ene de la bonkonata serio Assimil en 1966. Ĝia titolo estas Le latin sans peine; konsilisto estis monsinjoro Basile Hypeau. La nuna samtitola verko el la sama eldonejo jam ne estas de li, sed tute nova versio de aliaj. Sed la Desessard-a versio ekde 2013 ekzistas denove surlibromerkate, nun i.a. ankaŭ en versio por germanlingvanoj.

Skribitaĵoj kaj verkoj redakti

  • 1966 : Lingua Latina sine molestia, Le latin sans peine, Paris, Assimil, 1966.
  • 1989 : "Si quis ad curiam regni Suetici latine scribet, ei latine rescribitur", en Melissa, n° 28, anno 1989, p. 11. (Pri letero kiun sendis Desessard al la parlamento de Svedio).
  • 1990 : "Epistola", en Melissa, n° 36, 1990, p. 6. (kun poemo de la rumana poeto Petre Ghelmez, kiun tradukis en la latinan lingvon Ioan Leric).
  • 2013 : Latein ohne Mühe, Germana traduko kaj prilaborado far M. Fischer & S. Gagneur, Köln, Assimil, 2013, 623 pp. (ISBN 978-3-89625-029-2).

Literaturo redakti

  • 1987: Diana Licoppe, "Inter eximios latinitatis vivae fautores Clemens Desessard. Dianae Licoppe cum Clemente Desessard dialogus", en Melissa, n° 16, 1987, pp. 4–6
  • 2003: Guy Licoppe, "In memoriam inclytam Clementis Desessard", en Melissa, n° 113, 2003, p. 16.