Malfermi la ĉefan menuon
Cléo de Mérode

Cléopatra Diane de Mérode (naskiĝinta en la 27-a de septembro 1875 en Parizo, mortinta en la 17-a de oktobro 1966 samloke) estis franca dancisto dum Belle Époque. Ŝi estis la filino de la aŭstra pentristo Carl von Merode.

BiografioRedakti

En la aĝo de ok, Cléo estis sendita por studi dancon kaj faris sian profesian debuton en la aĝo de dek unu.

Cléo de Mérode iĝis fama por ŝia ŝikeco eĉ pli ol por ŝiaj dancokapabloj, kaj ŝia bildo komencis aperi sur tiaj aĵoj kiel poŝtkartoj kaj ludkartoj. Speciala nova frizaĵo kiun ŝi elektis uzi iĝis la babiladtialo de parizaj virinoj kaj estis rapide adoptita kiel populara stilo por ĉiuj. Ŝia famo estis tia ke Alexandre Falguière skulptis La Danciston laŭ ŝia bildo, kiu hodiaŭ povas esti vidita en la Musée d'Orsay. En 1895, Henri de Toulouse-Lautrec faris ŝian portreton, kiel ankaŭ Charles Puyo, Alfredo Muller kaj Giovanni Boldini. Fotis ŝin i.a. la gravega fotisto Félix Nadar.

En 1896, reĝo Leopoldo la 2-a (Belgio) rigardis baleton kaj vidis Mérode danci. La 61-jaraĝa belga reĝo iĝis enamiĝinteta de la 22-jaraĝa baletstelulo, kaj klaĉo komenciĝis ke ŝi estus lia amantino. Ĉar la reĝo havis du filojn kun virino kiu laŭdire estis prostituitino, la reputacio de Cléo de Mérode suferis, kaj ŝi devis vivi kun tiu makulo por la resto de la vivo. Tamen, Cléo de Mérode iĝis internacia stelulino kun sukcesoj en tuta Eŭropo kaj en Usono. Ĉe la pinto de ŝia populareco, ŝi elektis danci ĉe la kabaredo Folies Bergère. Per tio ŝi akiris tute novan sekvantaron.

Ŝi estis tre populara ankaŭ en Aŭstrio same kiel en Germanio, kaj ŝia karaktero aperis en la germana filmo Frauen der Leidenschaft (1926) (ŝian rolon ludis Fern Andra). En Vieno, ŝia beleco kaptis la atenton de la pentristo Gustav Klimt, kies unua fokuso pentrista estis sur ina sekseco. Ilia rakonto estis la bazo de la filmo Klimt (2006), en kiu la karaktero "Lea de Castro" estas bazita sur Cléo.

Mérode daŭre dancis ĝis la aĝo de 50, kiam ŝi retiriĝis al la ĉemara feriurbo Biarritz. En 1955, ŝi publikigis sian aŭtobiografion Le Ballet de ma vie. Ŝi estis entombigita ĉe la Tombejo Père-Lachaise. Statuo de ŝi funebranta la patrinon, kiu estas enterigita samloke, ornamas la tomboŝtonon.

LiteraturoRedakti

  • Simone de Beauvoir: Le deuxième sexe. Hachette, Paris 1950.
  • Karl Reissmann: Cleo de Merode. Der Glückstraum einer Tänzerin (Frauen der Liebe; Bd. 7). MVA, Heidenau 1921 (biographischer Roman)
  • Brygida M. Ochaim, Claudia Balk: Varieté-Tänzerinnen um 1900. Vom Sinnenrausch zur Tanzmoderne. Stroemfeld, Frankfurt/M. 1998, ISBN 3-87877-745-0, S. 132–133
  • Christian Corvisier: Cléo de Mérode et la photographie. La première icône moderne. Éditions du Patrimoine, Paris 2007, ISBN 978-2-85822-911-6.
  • Michael Garval: Cléo de Mérode's Postcard Stardom. En: Nineteenth-Century Art Worldwide
  • Pri Mérode ĉe munzinger.de