Claude Goasguen
Claude GOASGUEN (n. la 12-an de marto 1945 en Toulon (Tulono), Var (departemento), mortis la 28-an de majo 2020 en Issy-les-Moulineaux) estis franca politikisto kaj membro de la Nacia Asembleo, kie li reprezentis la urbon Parizon.
Claude Goasguen | |||||
---|---|---|---|---|---|
deputito (parlamentano de Francio) | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Claude Goasguen | |||||
Naskonomo | Claude Clément Goasguen | ||||
Naskiĝo | 12-an de marto 1945 en Toulon | ||||
Morto | 28-an de majo 2020 (75-jara) en Hospitalo Corentin Celton, Issy-les-Moulineaux | ||||
Mortis pro | korinfarkto • COVID-19 [#] | ||||
Tombo | Tombejo de Passy [#] | ||||
Lingvoj | franca [#] | ||||
Ŝtataneco | Francio [#] | ||||
Alma mater | Liceo Henri-IV • Universitato de Parizo • Universitato Panteono-Assas [#] | ||||
Partio | Union pour un mouvement populaire [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • advokato [#] | ||||
Aktiva en | Parizo [#] | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis membro de la dekstra politika partio UMP kaj estris dum kelkaj jaroj la UMP-grupon en la Konsilio de Parizo.
BiografioRedakti
Li studis juron en la fakultato Assas, en Parizo. Dum tiuj jaroj, li prezidis la Corpo d'Assas, asocio de dekstraj, kaj ekstremdekstraj studentoj. Li estis proksime de kelkaj estontaj famaj francaj politikaj dekstruloj, kiel Alain Madelin, Patrick Devedjian, Gérard Longuet, membroj de la ekstremdekstra movado Occident (Okcidento). Jura doktoro en 1976, li karieradis en Universitato de 1971 ĝis 1984. Li eniris la registaron en 1986. Li emeritiĝis en 2003.
PolitiktendencojRedakti
Impostaro: Li volas mildigi la imposton pri la grandaj riĉaĵoj.
Israelo: Li prezidas la parlamentan grupon France-Israël (Francio-Isrealo), ek de oktobro 2007. Li subtenis Ariel Ŝaron. Li estas ankaŭ, membro de la grupo de amikeco France-Etats-Unis (Francio-Usono).
Turkio: Li estas kontraŭ eniro de Turkio sine de Eŭropa Unio.