Claude Nourmont
Claude NOURMONT (esperantigite Klod NURMON; naskiĝis la 23-an de oktobro 1945 en Rouen, mortis la 25-an de februaro 2022)[1] estis franca instruistino kaj esperantistino, loĝanta en Luksemburgo, honora prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), redaktoro de Monato (rubriko Arto) de 2005 ĝis 2022, kaj vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) de 2004 ĝis 2013.
Claude Nourmont | |
---|---|
Claude Nourmont en majo 2008 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1945 en Rueno |
Morto | 25-an de februaro 2022 (76-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | franco |
Ŝtataneco | Francio • Luksemburgo |
Familio | |
Edz(in)o | Brian Moon |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanta agado sur loka kaj nacia nivelo redakti
Nourmont estis kunfondinto de la rondo de studentoj-esperantistoj en Aix-en-Provence (Francio), estrarano de tiama STELO (Studenta Tutmonda Esperantista Ligo), kies kongreson en 1968 en Aix ŝi kunorganizis. En 1969 ŝi sukcesis kun Michel Duc Goninaz akceptigi oficialan kurson de Esperanto en la Universitato de Aix-en-Provence, kiu okazis dum 25 jaroj.
Ŝi okupis diversajn postenojn en Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE): komitataniĝis tie en 1968, fariĝis ĝenerala sekretario en 1973, kaj dum 7 jaroj de 1994 ĝi 2001 ŝi estis ties prezidanto. Ekde 2003 ŝi estas redaktoro de ties magazino Le Monde de l'Espéranto.
Esperanta agado sur internacia nivelo redakti
Nourmont estis prezidanto de TEJO de 1975 ĝis 1977 kaj poste ĝia honora prezidanto.
Dum multaj jaroj ŝi estis komitatano de UEA (C kaj A por Francio) kaj de 2004 ĝis 2013 vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj estrarano pri kulturo, kongresoj kaj edukado. Ŝi organizis i.a. simpozion La 100-jara sperto de Esperanto-renkontiĝoj en Boulogne-sur-Mer en 2005.
Nourmont estis prezidanto de LKK por la Universala Kongreso en Montpellier en 1998. En 2002 ŝi elektiĝis kiel prezidanto de ATEO. Ŝia edzo estis la angla esperantisto Brian Moon.
Verkado redakti
Ekde 2003 ŝi estis redaktoro de Le Monde de l'espéranto, dulingva magazino de UFE. Ŝi krome estis ekde 2005 redaktoro pri arto de la magazino "Monato".
Eksteraj ligiloj redakti
Referencoj redakti
Antaŭe: | Prezidanto de la Unuiĝo Franca por Esperanto | Poste: |
---|---|---|
Renée Triolle | 1994–2001 | Claude Longue-Épée |