Claude Tillier

franca verkisto

Claude TILLIER (n. la 11-an de aprilo 1801 en Clamecy, Nièvre - m. la 12-an de oktobro 1844) estis franca pamfletisto kaj romanisto.

Claude Tillier
Persona informo
Claude Tillier
Naskiĝo 11-an de aprilo 1801 (1801-04-11)
en Clamecy
Morto 12-an de oktobro 1844 (1844-10-12) (43-jaraĝa)
en Nevers
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • romanisto • pamphleteer vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filo de senhava seruristo, Claude malgraŭe povis studadi en la liceo de Bourges, danke al stipendio donita de la komunumo Clamecy. Kiam li finis siajn studojn, malriĉeco trudis lin igi studmastron en Soissons, kaj sekve en Parizo. Tillier estis finfine maldungita kaj, en 1821, li estis lotita por plenumi la tiaman sesjaran militistan servon. Post tiu periodo, Tillier fariĝis instruisto kaj poste lernejestro. Li samtempe laboris kiel ĵurnalisto por la gazeto L'Indépendant en Clamecy, kaj poste por L'Association, demokrata gazeto de Nevers, por kiu li cetere verkis epizodrakontojn. Liaj kritikoj kontraŭ la eminentuloj de Nevers kaŭzis lian eksigon kiel lernejestro en Clamecy.

Claude Tillier mortis pro brustmalsano. Li estis entombigita en Nevers : lia tombo troviĝas en la oka kvadrato de la tombejo Jean-Gautherin. Busto de Claude Tillier videblas en Clamecy.

Verkoj redakti

  • Pamphlets
  • Belle-Plante et Cornélius (1841)
  • Mon Oncle Benjamin (1843)