Claudia Black

aŭstralia aktoro

Claudia Lee Black (11-an de oktobro 1972 en Sydney, New South Wales) estas aŭstrala aktorino.

Claudia Black
Persona informo
Naskonomo Claudia Lee Black
Naskiĝo 11-an de oktobro 1972 (1972-10-11) (51-jaraĝa)
en Sidnejo,  Aŭstralio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Aŭstralio
Familio
Infano Odin Black
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro • voĉaktoro
Verkoj Uncharted
TTT
Retejo http://www.claudiablackonline.com/
vdr
Claudia Black, San Diego, 2004

Black plenkreskis en Sidnejo kaj vizitis la lernejon Kambala Girls School. Poste li pasigis la tempon ĉefe en Nov-Zelando kaj Eŭropo. Ŝi estis en 1990 finalistino en konkuro Globe Shakespeare kaj poste turneis tra Eŭropo kiel Portia en La komercisto de Veneco de Shakespeare. Tion sekvis teatraj ludoj, kiel Spotlight On Women, Portrait Of Dorian Gray de Poe, Loose Ends kaj Pick Ups en Belvoir Street Theatre en Sidnejo kaj Little Women kaj The World Knot en la Bicentennial Opera.

Black geedziĝis en 2004, nuptoveturis post finiĝo de la produktaj laboroj de Farscape: The Peacekeeper Wars. Ŝia unua gravedeco okazis dum la filmado de Stargate SG-1. Lia dua filo naskiĝis en novembro de 2007.

Ŝi ludis en diversaj filmoj, plej konataj el ili estas scienc-fikciaj televidaj serioj Xena, Hercules, Farscape, Stargate.

Filmaro redakti

  • 1993: Seven Deadly Sins
  • 1993: G.P.
  • 1993: Police Rescue
  • 1994: A Country Practice
  • 1997: Water Rats
  • 1996–1998: City Life
  • 1997–1998: Hercules
  • 1998: Good Guys Bad Guys
  • 1999: Kôtetsu tenshi Kurumi – Steel Angel Kurumi
  • 1999: A Twist in the Tale
  • 2000: Pitch Black
  • 1999–2003: Farscape
  • 2000: Xena: Warrior Princess
  • 2001: BeastMaster
  • 2002: Queen of the Damned
  • 2004: Farscape: The Peacekeeper Wars
  • 2004–2007: Stargate SG-1
  • 2007: The Dresden Files
  • 2007: Stolen Life
  • 2008: Stargate: The Ark of Truth
  • 2008: Moonlight
  • 2008: Stargate: Continuum