Claudia Schiffer

germana fotomodelo

Claudia Schiffer (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1970 en Düsseldorf, plenkreskis en Rheinberg) estas germana fotomodelo, unu el la plej konataj manekenoj de la mondo. Ŝi aktoris en kelkaj filmoj kiel Love Actually en 2003.

Claudia Schiffer
Persona informo
Claudia Schiffer
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1970 (1970-08-25) (53-jaraĝa)
en Rheinberg,  Okcidenta Germanio
Lingvoj anglagermanapola vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Amplonius-Gymnasium Rheinberg vd
Subskribo Claudia Schiffer
Familio
Patro Heinz Schiffer vd
Patrino Gudrun (?) vd
Edz(in)o Matthew Vaughn vd
Amkunulo David Copperfield vd
Infanoj Caspar Matthew de Vere • Clementine Poppy • Cosima Violet vd
Profesio
Okupo aktoromodelo • filmaktoro vd
Aktiva dum 1989– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oni malkovris Schiffer fine de la 1980-aj jaroj en diskoteko. Ŝi mondfamiĝis kiel manekeno de la firmao Chanel.

Claudia Schiffer havas tri pli junajn gefratojn. Kiam infano ŝi deziris iĝi advokatino en la kancelario de sia patro, Heinz Schiffer

Vivo redakti

En 1987 ŝiaj studplanoj estis forĵetitaj, kiam ŝi estis malkovrita en noktoklubo fare de Michel Levaton, la plenuma direktoro de la metropola modelagentejo.

Ŝi tiam estis invitita al Parizo fari kelkajn provfotojn, kiujn sekvis serio da fotoj en la revuo Elle. Ŝi unue altiris atenton per foto-serio por la jeans-marko Guess Jeans. Ŝi piediris la piediran ponton por la unua fojo 1988 kun la helpo de la modokreanto Karl Lagerfeld (por Chanel) kaj studentiĝis ĉe mezlernejo en la sama jaro. En 1990 ŝi estis sur Vogue-kovrilo por la unua fojo kaj estis dum dek jaroj apud Nadja Auermann la plej konata supermodelo el Germanio.

Eĉ kun pli ol 30 jaroj, Claudia Schiffer estas konsiderata unu el la plej belaj virinoj en la mondo. Kiel internacia Top Model, ŝia vizaĝo jam aperis sur pli ol 500 kovriloj (Elle, Harper's Bazaar, Vogue, Cosmopolitan, Vanity Fair, Time Magazine...).

Ŝi estis sur la pontetoj en Parizo, Milano kaj Novjorko por ĉiuj ĉefaj modaj domoj: Versace, Ralph Lauren, Yves Saint-Laurent...

Kune kun aliaj pintaj modeloj de sia generacio Cindy Crawford, Kate Moss, Naomi Campbell, Elle MacPherson kaj Christy Turlington) ŝi fondis la kafejon de modo. Schiffer iĝis konata ankaŭ pro sia rifuzo esti fotita nudmama.

En 1997 Claudia Schiffer unue aperis antaŭ la kamerao kiel aktorino. Ŝi ludis rolon en la filmo Black Out de Abel Ferrara. Poste ŝi ludis ankoraŭ pliajn malgrandajn rolojn, sed tamen ne volis ludi grandan rolon, antaŭ fini sian intertempe komencitan trejnadon kiel aktorino.

Krome Schiffer daŭre filmas reklamvideojn. En 2003 ŝi havis ekskluzivajn kontraktojn kun L'Oréal kaj Citroën.

Private ŝi fianĉiniĝis kun la usona magiisto David Copperfield dum kelka tempo. Laŭ konstantaj onidiroj, tamen ĉi tio devis esti pli rimedo por ambaŭ resti en amaskomunikilaro ol vera amrilato.

Ŝi edziniĝis en majo de 2002 kun la angla Matthew Vaughn (nask. Drummond). Ili havas filon Caspar Matthew (2003) kaj filinon Clementine (2004).

Eksteraj ligiloj redakti