Claudius Colas

franca oficisto ĉe eldonejo, kaporalo
(Alidirektita el Claudius COLAS)

Claudius COLAS (kola), franco, oficisto ĉe eldonejo, kaporalo. Naskiĝis la 29-an de novembro 1884 en Saint-Huruge (apud Macon), mortis la 11-an de septembro 1914, ĉe la Marna batalo. Estis pioniro de Esperanto en franca katolikaro kaj patro de René Claude Colas dum multaj jaroj prezidanto de la franca katolika Esperanto-asocio.

Claudius Colas
Persona informo
Aliaj nomoj Profesoro V. Esperema
Naskiĝo 29-an de novembro 1884 (1884-11-29)
en Saint-Huruge
Morto 11-an de septembro 1914 (1914-09-11) (29-jaraĝa)
en Marne
Mortokialo pafo en la kapon
Tombo Sompuis
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Claude Colas
Patrino Claudine Couzot
Edz(in)o Berthe Tassel
Infano René Claude Colas
Okupo
Okupo esperantisto • ĉefredaktisto
Verkoj Q63184629
Esperanto
Esperantisto numero 7162
vdr
Artikolo en franclingva taggazeto pri konferenco en Antverpeno, proksimume en la jaro 1910 (vidu ankaŭ Charles Lemaire).

En 1908 li propagandis en Remiremont (Vosges) ĉe diversaj katolikaj grupoj de junuloj. La pastraro de Remiremont iĝis favora al la movado. Fine de tiu jaro li fariĝis redaktoro de Espero Katolika

Li kunlaboradis kun abato Austin Richardson (lia baptopatro) por starigo de IKUE, 1910. Fondinto kaj direktoro de franca propaganda revuo L' Esperantiste catholique. Organizis la unuan Kongreson de Katolikoj Esperantistoj en Paris 1910; la 4-an en Romo, 1913, la 5-an en Lourdes, 1914, kies kuniĝon malhelpis la milito. Li faris multajn kursojn kaj paroladojn, ĉiam fervora kaj tiel ĉarme simpla kiel sindona; en Kanado ruĝhaŭtuloj alnomis lin "Katsenio" (Arda Fajro). Li laboris en la Tutmonda Jarlibro, en la Oficiala Gazeto; redaktis multege da broŝuroj, artikoloj. Ni citu: Kristnasko, propaganda broŝuro, 1911. La Lignoŝuoj 1914. Lingva Komitatano de 1910.

La 21-an de aŭgusto 1909 Claudius estis akceptita de Léon-Adolphe Amette (1850-1920) ĉefepiskopo de Parizo. Amette aŭskultis lin parolantan pri la movado esperantista, kaj pri la partopreno de la katolikoj en tiu movado.

En 1910 li, sub kaŝnomo "Profesoro V. Esperema" proponis esperantidon Adjuvilon. Tiu estis ofta afero inter la grandaj esperantistoj de komenco de 20-a jarcento, multaj el ili kreis kaj publikigis siajn lingvoprojektojn, sed daŭras bonaj esperantistoj. Krome, li estis nur 25-jaraĝa junulo, kaj eble ne bone pensis pri la kontradicio de tio. Kelkaj diras ke la celo de "Adjuvilo" estis malhelpi la influon de Ido.

Ankoraŭ en 1910 li reprezentis IKUE'n kaj Esperanto Katolika ĉe la 6a U.K. en Vaŝingtono kaj ĉe la Eŭkaristia Kongreso en Montréal (Kanado). Li enŝipiĝis la 30-an de julio en Boulogne-sur-Mer kaj alvenis al Novjorko la 9-an de aŭgusto. Dum la dek-taga vojaĝo Colas ne perdis tempon, kaj propagandas Esperanton, kiu «baldaŭ fariĝis tute konata afero inter la 500 pasaĝeroj de unua kaj dua klaso», pere de liaj flugfolioj kaj kursoj.

Claudius estis la ĉeforganizanto de la unuaj IKUE-kongresoj: 1-a en Parizo 1910, la 4a en Romo (1913) de li organizita sen surloka helpo, de la 5-a en Lurdo (1914), kies okazigon blokis la milito.

Prepare al 4-a UKUE-Kongreso, Claudius vojaĝis al Romo komence de oktobro 1912. Li estas unue akceptita aŭdience de kardinaloj Willem Marinus van Rossum (1854-1932) kaj José Calasanz Vives y Tuto (1854-1913). Dank’ al la helpo de la unua, estas fiksita por sabato la 8-a de oktobro, je la 10:30 h, privata aŭdienco kun la Papo, sed la malsaniĝo de Pio la 10-a malebligas, ke Claudius renkontu la estontan sanktulon.

Verkoj redakti

 
 Malgranda milita skizo de nia bedaŭrata samcelano Cl. Colas, kiu mortis sur la batalkampo per kuglo en la kapo la nokton de 10-11 de sept. 1915. La aŭtoro de tiu libreto sukcesplene propagandis nian lingvon en la katolikaj rondoj. 
— Belga Esperantisto n081-082 (nov-dec 1921)

Referencoj redakti

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Colas el la Enciklopedio de Esperanto.

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Claudius Colas » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»