Claus von Stauffenberg

.

Claus von Stauffenberg
Persona informo
Naskonomo Claus Philipp Maria Schenk Graf von Stauffenberg
Naskiĝo 15-an de novembro 1907 (1907-11-15)
en Jettingen-Scheppach
Morto 21-an de julio 1944 (1944-07-21) (36-jaraĝa)
en Bendlerblock
Mortokialo pafvundo
Tombo Alter St.-Matthäus-Kirchhof Berlin
Lingvoj germana
Loĝloko Albstadt
Ŝtataneco Nazia Germanio
Alma mater Eberhard-Ludwigs-Gymnasium
Familio
Patro Alfred Schenk von Stauffenberg
Patrino Caroline Gräfin Schenk von Stauffenberg
Frat(in)oj Berthold Schenk Graf von Stauffenberg • Alexander Schenk Graf von Stauffenberg
Edz(in)o Nina Schenk Gräfin von Stauffenberg
Infanoj Berthold Maria Schenk Graf von Stauffenberg • Heimeran Schenk Graf von Stauffenberg • Franz Ludwig Schenk Graf von Stauffenberg • Valerie Ida Huberta Karoline Anna Maria Schenk Graf von Stauffenberg • Konstanze Schenk Graf von Stauffenberg
Okupo
Okupo oficiro • rezistobatalanto
vdr
Claus von Stauffenberg, busto fare de Frank Mehnert
Lupa remparo (apud Kętrzyn en iama Orienta Prusio: La monumento omaĝe al Claus von Stauffenberg, kiu ĉi tie la 20an de julio 1944 faris atencon kontraŭ Adolfo Hitlero

Altoficiro Claus Philip Maria Graf Schenk von Stauffenberg [Klaŭs Filip Maria Graf Ŝenk fon Ŝtaŭfenberg] (naskita la 15-an de novembro 1907 en Jettingen, Ŝvabio; mortinta la 21-an de julio 1944 en Berlin) estis ĉefa persono de la armea rezisto (kontraŭstaro) kontraŭ Adolf Hitler. Li efektivigis atencon la 20-an de julio en 1944. Stauffenberg estis konservativa patrioto kaj simpatiis kun naciismo kaj militaraj aspektoj de la naziismo, antaŭ ol li pro moralaj kialoj trovis vojon al la aktiva kontraŭstaro.

Junaĝo redakti

Li naskiĝis kiel tria filo de sudgermana katolika nobela familio (Stauffenberg).

Li pasigis sian junaĝon en Stutgarto kaj Albstadt-Lautlingen (somera domo de la familio; hodiaŭ muzeo).

Armea tempo redakti

Li alpaŝis la armeon post la abiturientiĝo en 1926; li ekagis ĉe rajdanta regimento en Bamberg kiel signojunkro (oficir-aspiranto).En 1929 – post lerno en kavaleria lernejo – li oficiriĝis, ekde la 1-a de januaro de 1930 li iĝis leŭtenanto.

En 1933 li bonvenigis la kancelieriĝon de Hitler. Samjare li edziĝis kun Nina Freiin von Lerchenfeld, kun kiu li havis 5 infanojn: Berthold, Heimeran, Franz-Ludwig, Valerie kaj Constanze.)

Inter 1934-1938 li laŭiris la ŝtupojn de oficira rango kaj en 1938 jam partoprenis la okupon de Sudetenlando kiel dua general-staba oficiro. Poste li partoprenis la okupon de Pollando kaj de Francio.

Forturniĝo de la naziismo redakti

Lin konvinkis la atako al Sovetunio en 1941, la deportado de la judoj pri neceso de aktiva kontraŭstaro.

Li perdis dum malalta aviadila atako en 1943 unu okulon, la dekstran brakon kaj du fingrojn de la maldekstra mano.

Operaco Walküre redakti

Planado redakti

Li travivis la gravan vundiĝon en 1943 kaj tio denove konvinkis lin, ke necesas fari ion por savi Germanion de la katastrofo. Aŭtune de 1943 li anoncis sin en Berlin por laboro kaj serĉis kontaktojn al opozicio de Hitler (ĉe Friedrich Olbricht kaj Henning von Tresckow).

Li ellaboris kun generalo Friedrich Olbricht, Albrecht Ritter Mertz von Quirnheim kaj Henning von Tresckow la operacan planon Walküre [valkIre]. Oficiale servis la plano la kvietigon de internaj ribeloj. Stauffenberg kaj Tresckow aldonis al la plano kelkajn pliajn ordonojn kaj faris el Walküre operacan planon por ŝtatrenverso.

Ĉar Stauffenberg estis la sola homo el la komplotantoj, kiu havis personan aliron al Hitler, li devis efektivigi la atencon kontraŭ Hitler. Li provis murdi Hitler jam la 11-an kaj 15-an de julio, sed pro foresto de Himmler kaj Göring ne faris tion.

Atenco kaj ŝtatrenverso redakti

La 20-an de julio okazis priparolo inter la militestroj kaj Hitler. La priparolo komenciĝis duonhoron pli frue ol planite – pro planita vizito Benito Mussolini – tiel Stauffenberg povis eksplod-pretigi nur unu el la du eksplodaĵoj. La priparolo okazis – ne kiel kutime, en la bunkro – en malpeze konstruita barako, kiu igis malpli efika la eksplodon. Stauffenberg starigis la eksplodaĵon du metrojn for de Hitler al masiva kverkotabla piedo kaj forlasis la ejon por telefoni. La eksplodo okazis je 12:42 kaj trafis 24 personojn en la ejo. Sed Hitler kaj 20 pliaj ĉeestantoj postvivis la atencon.

Stauffenberg kaj Haeften reveturis en Berlinon konvinkite, ke Hitler mortis. Hitler nur malfruvespere parolis en radio. Tiel posttagmeze la ŝtatrenverso ŝajnis sukcesi, sed pro la necertaj informoj multaj oficiroj ne plenumis la operaciajn devojn.

Fino de la puĉo redakti

Oni arestis je ĉ. 22:30 Otto Ernst Remer, Stauffenberg kaj la kunkomplotantojn. Stauffenberg estis mortpafita je 00:15, liaj lastaj vortoj estis „Vivu la sankta Germanio“ aŭ io simila. Sekvatage oni entombigis la kadavron, sed Himmler ordonis eltombigi kaj forbruligi la kadavron. La cindroj estis disŝutitaj sur kampo.

Venĝo de la nazioj redakti

La graveda edzino de Stauffenberg kaj la pli aĝa filo Berthold estis deportitaj al koncentrejo, kie en 1945 naskiĝis la kvina infano de la familio, Constanze. La pli junajn infanojn de Stauffenberg planis transdoni al aliaj gepatroj (ili ricevis novan nomon „Meister"), ili provizore restis en infandomo.

Opinioj pri Pollando kaj poloj redakti

Stauffenberg estas konsiderata nuntempe en demokratia Germanio nacia heroo. Li estis konservativa naciisto, liaj konvinkoj pri la germana milito Oriente kaj kontraŭ Pollando estis konformaj al ideologio de la germana naciismo kun la longa tradicio, kiu ne limigis sin nur ekskluzive al nazia ideologio. Dum la germana invado en Pollandon en 1939 li skribis al sia edzino Nina:

La loĝantaro estas eksterordinara popolaĉo, kaj multaj judoj kaj loĝantoj. Tio estas popolo, kiu sentas sin bone nur sub la vipo. Miloj da militkaptitoj servos al ni bone en agrikulturaj laboroj.

En la libro Germans against Hitler. 20 July 1944, kiun verkis Erich Zimmermann kaj Hans-Adolf Jacobsen, estas priskribitaj celoj, realigotaj post la venko flanke de kunlaborantoj de Stauffenberga kaj li mem. La komplotintoj postulis regadon super la polaj teritorioj, loĝataj de milionoj de poloj, kiel Grandpolujo kun Poznań, Supra Silezio kaj Pomerio de Gdańsk.

Vidu ankaŭ redakti