ClearPlay estas softvara teknologio, kiu helpas trasalti nedeziratajn (ekz. perfortajn, aĉparolajn) partojn de filmoj (plej ofte sur DVD). Ĝi aŭtomate elfiltras (ellasas, trasaltas aŭ mutigas) la nedeziratajn partojn, laŭ antaŭa enprogramado.

ClearPlay kostis en 2005 aŭ 79 dolarojn por jaro aŭ 8 dolarojn po monato. Kontraŭ tiu sumo, la abonanto akiris ĉ. 1000 filtrilojn.

La filtrilojn (filtran programadon) pretigas fakuloj de ClearPlay, ili enkodigas la filmon por la filtriloj.

Eksteraj ligiloj redakti